Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo-Emanuelo II

Karlo-Emanuelo la 2-a de Savojo (Itale: Carlo Emanuele II di Savoia) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino, je la 20-a de junio 1634 kaj mortis ankaŭ en Torino je la 12-a de junio 1675

Li estis la filo la 12-a duko de Savojo Viktoro-Amadeo la 1-a (1587-1637) kaj de lia edzino Kristino de Francio (1606-1663). Li fariĝis en 1638 princo de Piemonto kaj 14-a duko de Savojo, kiam mortis lia frato Francisko-Jacinto de Savojo. Li tiam estis 4-jara kaj lia patrino fariĝis regentino.

Lia naturo estis malsanema kaj oni atendis, ke li frue mortu kiel sia frato kaj antaŭinta duko. Krome ilaj onkloj Maŭrico kaj Tomaso kontestis la regentinecon de lia patrino, kiu estis fidela aliancito de Francio. Ili ekmilitis kontraŭ ŝi, konkeris la urbon de Torino en 1639 kaj devigis ŝin rifuĝi en la urbo Montmélian kaj en Savojo. Ŝi tamen sukcesis venki kaj ekzili ilin en 1640, antaŭ ol repaciĝi kun ili en 1642. En 1648 ŝi fine emancipis sian filon Karlo-Emanuelo sed konservis ĝis sia morto en 1663 grandan influon sur li.

Pacema kaj fidela aliancito de sia kuzo la franca reĝo Ludoviko la 14-a, Karlo-Emanuelo la 2-a ĉefe interesiĝis pri artoj, literaturo kaj historio (precipe la "Genealogia Historio de la Domo de Savojo" de Samuel Guichenon kaj la belega Theatrum sabaudiae e piemontese eldonita en Nederlando por glori ĉiujn urbojn de la Savojaj Ŝtatoj), agrikulturo, komerco kaj industrio. Li konstruigis novan urbon kaj palacon en Torino far la arkitekto Guarini, kaj ankaŭ komercan vojon por transporti varojn inter Francio kaj Italio. Sed pro manko da rimedoj monaj kaj homaj, tiu politiko prestiĝa sed ne ĉiam kohera malfortigis la duklandon interne kaj ekstere.

Li unue edziĝis en Parizo je la 4-a de marto 1663 kun Franciskino Magdaleno de Orleano (1648-1664), filino de Gastono de Orleano kaj de Margareto de Loreno, nevino de la franca reĝo Ludoviko la 13-a, sed li vidviĝis antaŭ ol naskiĝis gefilon. Li poste edziĝis en Chambery (Ŝamberio) je la 10-a de majo 1665 kun Maria-Johanino Baptistino de Savojo-Nemuro (1644-1724), kiu estis la filino de la duko de Nemuro (Nemours) Karlo-Amadeo de Savojo kaj de lia edzino Elizabeto de Burbono-Vendomo. Ŝi naskis al li la estontan reĝon de Sardio Viktoro-Amadeo la 2-a (1666-1732). Liaj amorantinoj ankaŭ naskis al li plurajn gefilojn nelegitimajn.

Li mortis en Torino en 1675, kaj sekve la Domestrecon de Savojo heredis lia sola legitima filo naŭ-jara Viktoro-Amadeo 2-a kun sia patrino kiel regentino.

 

Savoja Blazono en 1630
Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Francisko Jacinto1638-1675
Viktoro Amadeo la 2-a

Eksteraj ligiloj

greke Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo. greke Genealogio de la savoja dinastio.