Karlo Emanuelo la 3-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlo-Emanuelo la 3-a
gefiloj de Karlo-Emanuelo la 3-a en 1730

Karlo-Emanuelo la 3-a de Savojo (itale : Carlo Emanuele III) naskiĝis en Torino la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj je la 24-a de aprilo 1701 kaj mortis en Torino je la 20-a de februaro 1773.

Li estis la filo de la 1-a reĝo de Sardio Viktoro-Amadeo la 2-a de Savojo (1666-1732) kaj de lia unua edzino Anno-Maria de Orleano (1666-1728). Li fariĝis poste :

Li trifoje edziĝis sinsekve :

  • En Vercelli je la 15-a de marto 1722 kun Anno Kristino Ludovikino de Sulzbach (sulcbaĥ 1704-1723), kiu mortis naskante lian unuenaskitan filon Viktoro-Amadeo (Vittorio Amedeo Teodoro 1723-1725 princo de Sardio kaj duko de Aosto).
1) Viktoro-Amadeo la 3-a (Vittorio Amedeo III 1726-1796), estonta 3-a reĝo de Sardio.
2) Eleonoro (Eleonora Maria Teresa 1728-1781).
3) Ludovikino (Maria Luisa Gabriella 1729-1767). monaĥino ĉe Saint-André-de-Chieri.
4) Emanuelo-Filiberto (Giuseppe Carlo Emanuele Filiberto Augusto 1731-1735), duko de Aosto.
5) Karlo (Carlo Francesco Romualdo 1733), duko de Chablais.
6) Maria Feliĉitino (Maria Felicita 1730-1801).
  • En Torino je la 1-a de aprilo 1737 kun Elizabeto de Loreno (1711-1741), kiu naskis al li tri gefilojn kaj mortis naskante la trian :
1) Karlo (Carlo Francesco Maria Augusto 1738-1745), duko de Aosto.
2) Viktorino (Maria Vittoria Margherita 1740-1742).
3) Benedeto (Benedetto Maria Maurizio 1741-1808), duko de Chablais kaj markizo de Ivrea.

Vundita de la malama sinteno de sia patro, de la frua morto de ses el siaj gefiloj kaj de siaj tri edzinoj, li fariĝis malgaja kaj ema al aŭstera pieco. Li tamen konservis la principojn kaj la konsilantojn de sia patro, sed konsentis al ili pli da agadlibereco. Sekve elstariĝis la grandaj kancelieroj Zoppi kaj Caissotto, la generalo pri financoj Chapel de Saint-Laurent, la plejpotenca markizo de Ormea kaj lia kreitulo Bogino.

Tiu taĉmento daŭrigis la politikon despotan kaj oficistaraĉan de Viktoro-Amedeo la 2-a, kaj la reĝaj deziroj pri ekonomia modernigo restis nur teoriaj kaj senefikaj.

Li unue provis militeman politikon : li alianciĝis komence kun Francio kaj Hispanio kontraŭ Aŭstrio dum la konflikto pri la heredeco de Pollando (1733-1735) kaj poste kun Aŭstrio sed kontraŭ Francio kaj Hispanio dum la konflikto pri la heredeco de Aŭstrio (1740-1748). Sed duonbonaj rezultoj poste prudentigis lin al pacema neŭtraleco dum la Sepjara Milito (1756-1763).

Ju pli pasis la tempo, des pli evidentiĝis ke la sardiaj regantoj nek komprenis nek antaŭvidis la sociajn kaj kulturajn ŝanĝojn de la jaroj 1760-70. La Reĝaj Konstitucioj de 1770 alportis nenion novan al tiuj de 1723, kaj la nova Konkordato de 1740 nur malkontentigis la Romkatolikan Eklezion.

Li mortis en Torino dum 1773 kaj estas entombigita en la Baziliko de Superga. Tiam lia filo Viktoro-Amadeo la 3-a heredis la Domestrecon de Savojo.

 

Savoja Blazono en 1720
Antaŭe: Duko de Savojo Poste:
Viktoro-Amadeo la 2-a de Savojo 1730-1773 Viktoro-Amadeo la 3-a de Savojo
Antaŭe: Reĝo de Sardio Poste:
Viktoro-Amadeo la 2-a de Savojo 17201732 Viktoro-Amadeo la 3-a de Savojo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]