Francisko Jacinto de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
13-a duko de Savojo Francisko-Jacinto

Francisko-Jacinto de Savojo (itale: Francesco Giacinto di Savoia) naskiĝis en Torino la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj je la 14-a de septembro 1632 kaj mortis en la Kastelo de Valentino (Torino) je la 4-a de oktobro 1638. Li estis kromnomita "Floro de Paradizo".

Li estis la filo la 12-a duko de Savojo Viktoro-Amadeo la 1-a (1587-1637) kaj de lia edzino Kristino de Francio (1606-1663). Post la morto de sia patro, li heredis la Domestrecon de Savojo en 1637 kaj lia patrino fariĝis regentino. Li regis dum nur unu jaro kun la nobelecaj titoloj de 13-a duko de Savojo, princo de Piemonto, markizo de Saluco, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, kaj reĝo de Kipro kaj Jerusalemo.

La juneco de la nova duko pligravigis la krizon en la duklando kaj minacis ĝian ekziston mem, ĉar la regentino estis devigata samtempe defendi la duklandon kontraŭ la atakoj de Hispanio, la intrigoj de siaj bofratoj kaj la provoj de aliancita Francio por tute vasaligi ĝin.

Li mortis en 1638 kaj lia juna frato Karlo-Emanuelo la 2-a heredis la Domestrecon de Savojo. Ilia patrino Kristino de Francio, kiu nomis sin Madama Reale, restis regentino ĝis 1648.

 

 

 

 

 

 

Savoja Blazono en 1630
Antaŭe: Duko de Savojo Poste:
Viktoro Amadeo la 1-a 1637-1638
Karlo Emanuelo la 2-a

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]