Karlo Alberto de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlo-Alberto la 1-a de Savojo

Karlo-Alberto Amadeo de Sardio (aŭ de Savojo) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino, je la 29-a de oktobro 1798 kaj mortis en Porto (Portugalio) je la 28-a de julio 1849. Lia nomo estas en itala lingvo Carlo Alberto di Savoia, en latina lingvo Carolus Albertus kaj en la nica dialekto Càrlou-Aubert. Li fariĝis la 7-a princo de Karinjano (Carignan) (1800-1831) kaj ankaŭ reĝo de Sardio kaj duko de Savojo (1831-1849).

Je la 30-a de septembro 1817 li edziniĝis en Florenco kun la granda dukino Maria-Terezo de Aŭstrio-Toskanio (1801-1855), kaj naskiĝis al ili tri gefiloj :

  • Viktoro-Emanuelo la 2-a (Vittorio Emanuele II "il Re Galantuomo" 1820-1878), lia reĝa heredanto, 8-a reĝo de Sardio kaj 1-a reĝo de Italio.
  • Maria-Kristino (Maria Cristina 1826-1827).
  • Ferdinando (Ferdinando Maria Alberto Amedeo Filiberto Vincenzo 1822-1855), estonta duko de Ĝenovo kaj reĝo de Sicilio kaj patro de la reĝino Margareto.

Lia edukado en Svislando kaj Francio igis lin liberala kaj inspirita de la ideoj revoluciaj.

Post la ribelo de 1821 en Sardio kaj la abdiko de la reĝo Viktoro-Emanuelo la 1-a, li fariĝis regento je la 13-a de marto 1821 anstataŭ la nova reĝo Karlo-Felikso (1765-1824-1831), kiu tiam estis en la urbo Modeno. Li tuj proklamis konstitucion inspiritan de tiu de la Hispanaj Kortesoj en 1812 kaj estigis provizaran konsilion. Sed post nelonge je la 21-a de marto la aŭstriaj fortoj devigis lin ekziliĝi al Toskanio dum pluraj jaroj.

En 1829 li estis titolita vic-reĝo de Sardio, kaj fariĝis la reĝo en 1831 pro manko de rekta heredanto. Li faris multajn reformojn utilajn. :

  • Li stimulis agrikulturon, industriojn (fervojo), sciencojn kaj artojn.
  • Li aboliciis la feŭdan sistemon kaj modernigis la reĝlandon, sed ne toleris la revoluciulojn kaj ekzilis Giuseppe Garibaldi-on
  • Li kreis Ŝtatan Konsilion.
  • Li rekonstituis la konsilantarojn provincajn kaj komunumajn.
  • Li redaktis kompletan kodon de leĝoj civilaj kaj kriminalaj, laŭ la napoleona modelo.
  • Li reorganizis la armeon.
  • En 1846 li forte malatigis la doganajn impostojn.
  • En oktobro 1847 li dekretis, ke la tribunalaj debatoj estu publikaj kaj kreis kasacian kortumon.
  • Post la revolucio de februaro 1848 li aboliciis la absolutan monarkion, kaj je la 4-a de marto 1848 konsentis al siaj regnanoj la "Statuton Albertinan", kiu estis la liberala kaj demoktratia Konstitucio de la Sardia Reĝlando kaj restis valida ĝis la Itala Konstitucio de 1948. Kunregis la reĝo kaj du asembleoj, el kiuj unu estis nomita de la reĝo kaj la alia elektita laŭ censa baloto (kiel en la franca Konstitucio de 1848). Li ankaŭ adoptis la trikoloran flagon kaj nomumis la ĉefministron Cezare Balbo.

Li malkaŝe sin dediĉis al la afero de la sendependeco kaj de la unuiĝo de Italio, kaj milite apogis la ribeliĝantajn popolojn de Lombardio, Venetio, de la duklandoj de Parmo kaj de Modeno. Komence li brile venkis la aŭstriajn trupojn en la bataloj de Pastrengo (je la 30-a de aprilo 1848), de Goito (je la 30-a de majo), de Rivoli (je la 10-a de junio), de Soinma-Campagna (je la 24-a de julio), kaj konkeris la urbojn de Pizzighettone kaj de Peschiera. Sed ĉar li estis malbone helpata de la lombardaj trupoj, lin poste venkis la marŝalo Radetzky en la bataloj de San-Donato kaj Custoza je la 4-a de aŭgusto, kaj ili interkonsentis armisticon je la 9-a de aŭgusto.

Instigita de la demokratuloj, kiuj gajnis la baloton de januaro 1849, li malprudente denove ekmilitis post la fino de la armistico je la 14-a de marto 1849 sed spertis nur malvenkojn. Je la 21-a de marto 1849 li malvenkis en la batalo de Novara kaj je la 23-a de marto li abdikis favore al sia filo Viktoro-Emanuelo la 2-a, kiu subskribis la armisticon de Vignale je la 24-a de marto.

Karlo-Alberto ekziliĝis kaj mortis post longdaŭra malsano en la portugala ĉefurbo Porto je la 28-a de julio 1849. Pri tiu princo profunde religia oni povas diri, ke li "batalis kiel heroo, vivis kiel monaĥo kaj mortis kiel martiro".

 

Savoja Blazono en 1831
Antaŭe: Duko de Savojo Poste:
Karlo Felikso 1831 - 1849 Viktoro Emanuelo la 2-a
Antaŭe: Reĝo de Sardio Poste:
Karlo Felikso 1831 - 1849 Viktoro Emanuelo la 2-a

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]