Amadeo la 9-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
3-a duko Amadeo la 9-a de Savojo
Blazono de Savojo ekde Tomaso la 1-a

Amadeo la 9-a de Savojo kromnomita "la Beatulo" (france: Amédée IX de Savoie dit "le Bienheureŭ" kaj itale : Amedeo IX di Savoia detto "il Beato" ) naskiĝis en Thonon-les-Bains je la 1-a de februaro 1435 kaj mortis en Vercelli je la 30-a de marto 1472.

Li estis la filo de la 2-a duko Ludoviko la 1-a de Savojo (1413-1465) kaj de lia edzino kun Anno de Luzinjano (Anne de Lusignan 1419-1462), kiu estis la filino de Januso de Luzinjano (Janus de Lusignan 1375-1432) , reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, kaj de lia edzino Karlino de Burbono (Charlotte de Bourbon 1388-1422).

Li edziĝis en Clippe dum 1452 kun Jolando de Francio (1434-1478, kiu estis la filino de la franca reĝo Karlo la 7-a kaj de Maria de Anĵuo. Ŝi naskis al li 10 gefilojn :

Post la morto de sia patro en 1465, li heredis la Domestrecon de Savojo kaj fariĝis la 3-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico. Sed ĉar li estis epilepsiulo malsanema kaj religiema, li forlasis la regadon al sia edzino, kiu energie rolis kiel regentino ekde 1466 kontraŭ la intrigoj de la ribelemaj nobeloj savojaj kaj de sia bofrato Filipo de Breso.

Li mortis kaj estas entombigita (kun sia edzino) en Vercelli. La Romkatolika Eklezio titolis lin "Beatulo" en 1677.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Gepatroj
Ludoviko la 1-a
1433 geedziĝo kun
Anno de Luzinjano

Antaŭulo Amadeo la 9-a Posteulo
2-a duko de Savojo 1435 - 1465 - 1472 4-a duko de Savojo
Ludoviko la 1-a 1452 geedziĝo kun Filiberto la 1-a
141314401465 Jolando de Francio 146514721482
Gefiloj (10)
  Filiberto la 1-a
  Karlo la 1-a
  Anno / Maria
  Ludovikino