Viktoro Amadeo la 3-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viktoro-Amadeo la 3-a

Viktoro-Amadeo la 3-a de Savojo (itale: Vittorio Amedeo III) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino, je la 26-a de junio 1726 kaj mortis en Moncalieri je la 16-a de oktobro 1796.

Li estis la filo de la 2-a reĝo de Sardio Karlo-Emanuelo la 3-a (1701-1773), kaj de lia dua edzino Polikseno-Kristino de Hesse-Rheinfels-Rotenburg (1706-1735). Li fariĝis poste :

Li edziĝis en Oulx je la 31-a de majo 1750 kun Maria-Antonino de Burbono-Hispanio (1729-1785) por efektivigi repaciĝon inter Sardio kaj Hispanio post la milito de Hereda Vico de Aŭstrio, kaj ili havis 12 gefilojn :

  • Karlo-Emanuelo (Carlo Emanuele IV 1751-1819), estonta 4-a reĝo de Sardio.
  • Karlino (Maria Elisabetta Carlotta 1752-1753).
  • Maria-Jozefino (Maria Giuseppina Luigia 1753-1810), edzino de la estonta reĝo franca Ludoviko la 18-a (1755-1824).
  • Amadeo-Aleksandro (Amedeo Alessandro Maria 1754-1755, duko de Montferato.
  • Maria-Terezo (Maria Teresa 1756-1805), edzino de la estonta franca reĝo Karlo la 10-a (1757-1836).
  • Maria-Anno (Maria Anna Carolina Gabriella 1757-1824), edzino de la duko Maŭrico de Chablais (1741-1808).
  • Viktoro-Emanuelo (Vittorio Emanuele I 1759-1824), estonta 5-a reĝo de Sardio.
  • Maria-Jozefino (Maria Cristina Giuseppa Ferdinanda 1760-1768).
  • Maŭrico-Jozefo (Maurizio Giuseppe Maria 1762-1799), duko de Montferato.
  • Maria-Karolino (Maria Carolina Antonietta Adelaide 1764-1782), edzino de la estonta reĝo Antono de Saksio.
  • Karlo-Felikso (Carlo Felice Giuseppe Maria 1765-1831), estonta 6-a reĝo de Sardio.
  • Jozefo-Placido (Guiseppe Benedetto Maria Placido 1766-1802), grafo de Moriano kaj Astio.

Li batalis kun sia patro ĉe Coni kaj Bassignano. Li dediĉis la unuajn jarojn de sia regado al la plibonigo de la interna administrado de siaj ŝtatoj :

  • Li aboliciis la vojimpostojn en Savojo.
  • Li konstruigis digojn borde de la riveroj Arvo (Arve) kaj Rodano (Rhône).
  • Li fondis la Sciencan Akademion de Torino.
  • Li sekularigis plurajn abatejojn.
  • Li reorganizis sian armeon laŭ la prusa modelo.

Ĉar li estis malamiko de la franca revolucio (el liaj bofiloj estas la du fratoj de la franca reĝo Ludoviko la 16-a...), li malfermis siajn ŝtatojn al la francaj nobeloj "emigrintaj", malkonsentis akcepti la ambasadoron de la Franca Respubliko, kaj militis kontraŭ Ĝi sed malvenkis. La francoj aneksis la graflandon de Nico, okupis la Piemonton kaj devigis lin subskribi je la 15-a de majo 1796 kun la genaralo Bonaparto la Traktaton de Parizo, kiu deprenis de siaj ŝtatoj plurajn urbojn.

Kvin monatojn post tiu malvenko li mortis pro ĉagreno en Moncalieri kaj estas entombigita en la Baziliko de Superga de Torino. Tiam lia filo Karlo-Emanuelo la 4-a heredis la Domestrecon de Savojo.

 

Savoja Blazono en 1720
Antaŭe: Duko de Savojo Poste:
Karlo-Emanuelo 3-a 1773-1796 Karlo-Emanuelo 4-a
Antaŭe: Reĝo de Sardio Poste:
Karlo-Emanuelo 1-a 1773-1796 Karlo-Emanuelo 2-a

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]