Kasama (Zambio)
Kasama estas grandurbo, provinca ĉefurbo kaj diocezo en Zambio.
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 10°13′S 31°11′O / 10.217°S, 31.183°OKoordinatoj: 10°13′S 31°11′O / 10.217°S, 31.183°O
- Areo: 70 km²
- Loĝantaro: 111.491 en 2010
- Supermara alteco: 1279 m
- Horzono: UTC + 2
- Telefonkodo:
Geografio[redakti]
Kasama situas sur altebenaĵo en norda parto de la lando.
Historio[redakti]
En proksimeco de Kasama oni malkovris desegnaĵojn sur rokoj el la ŝtonepoko. En 1898 la loka episkopo solvis la politikan krizon. Fine de la 1-a mondmilito la britoj evakuis la urbon, kiun poste la germanoj senbatale okupis. La urbo kreskis konsiderinde en la 1970-aj jaroj post konstruado de la fervojo TAZARA. Sekve Kasama estas komerca nabo.
Trafiko[redakti]
Kasama havas flughavenon, fervojon inter Kabwe-Tanzanio kaj ĉefvojon inter Lusako-Tanganjiko.
Vidindaĵoj[redakti]
- akvofaloj en la proksimeco
Klimato[redakti]
En Kasama tropika klimato regas. La temperaturo varias inter 10-31 °C. En oktobro estas la plej varma temperaturo, en julio la plej malvarma. Jare pluvas 1270 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas.
Fontoj[redakti]
- Angla Vikipedio
- mapo