Kasbaho de Alĝero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Kasbaho de Alĝero
medinkvartalo • urba areoKasbaho
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 36° 47′ N, 3° 4′ O (mapo)36.783333.06028Koordinatoj: 36° 47′ N, 3° 4′ O (mapo) [+]
Areo 0,6 km² (60 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kasbaho de Alĝero (Alĝerio)
Kasbaho de Alĝero (Alĝerio)
DEC
Kasbaho de Alĝero
Kasbaho de Alĝero
Situo de Kasbaho de Alĝero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casbah of Algiers [+]
Monda heredaĵo

La Kasbaho
La Kasbaho
Lando  Alĝerio
Tipo Kultura
Kriterioj (ii) (iv)
Fonto 565
Regiono** Afriko
Geografia situo 36° 47′ 0″ N, 3° 3′ 37″ O (mapo)36.7833333333333.0602777777778
Registra historio
Registrado 1992  (16-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Kasbaho (arabe قصبة:, qaṣba, kio signifas citadelon) estas la citadelo de Alĝero en Alĝerio kaj la malnova urbocentro ĉirkaŭ ĝi. En 1992, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) proklamis la Kasbahon de Alĝero Monda Kulturheredaĵo, ĉar "Tie estas la restaĵoj de la citadelo, malnovaj moskeoj kaj Otoman-stilaj palacoj, ankaŭ la restaĵoj de tradicia urba strukturo kiu rilatas al profunda sento de komunumo"[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kasbaho de Alĝero estis fondita sur la restaĵoj de la antikva urbo Icosium en la 10-a jarcento. Ĝi estis urbo konstruita sur monteto, apud la maro, disigita en "Alta urbo" kaj "Malalta urbo". Tie estas konstruaĵoj kaj moskeoj kiuj datiĝas de la 17-a jarcento, kiel: la Moskeo Keĉaŭa (konstruita en 1794 de la Dejo Baba Hassan) kun du minaretoj; la Moskeo Ĵama'a al-Ĵedid (konstruita en 1660, dum la Otomana regado) kun granda kupolo kaj aliaj kvar malgrandaj kupoloj; la Moskeo Ĵamaa el Kebir (signife la plej granda, sed ankaŭ la plej antikva), konstruita en 1097 de la almoravida reganto Jusuf ibn Taŝfin; kaj la Moskeo Ali Biĉin (kontruita en 1623). La Kasbaho ankaŭ enhavas plurajn palacojn kiel: Palaco Dar Aziza, Palaco Dar Mustafa Paŝa, Palaco de la Dejo kaj Palaco Dar Hassan Paŝa kiu estis konstruita en 1791 por la Paŝao, kiu vivis tie dum ok jaroj[2].

Antaŭ la franca regado, la Kasbaho enhavis ĉirkaŭ 13 Jama Masjidoj (kongregaciajn moskeojn), 109 moskeojn, 32 maŭzoleojn kaj 12 "Zaŭijoj", entute 166 religie rilatajn konstruaĵojn. Tamen, la plimulto de tiuj religiaj konstruaĵoj estis detruitaj dum la okupo. En 1862, estis nur naŭ Jama Masjidoj, 19 moskeoj, 15 maŭzoleoj kaj kvin "Zaŭijoj"[3].

La Kasbaho ludis gravan rolon dum la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954–1962). La Kasbaho estis centra por la Nacia Liberiga Fronto (NLF), kaj tie okazis bataloj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

 

  1. en Unesko
  2. [1]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-30. Alirita 2021-05-30.