Kastelo Caernarfon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Caernarfon
kastelo
burgoarkeologia lokovidindaĵo [+]

Supermara alteco9,6 m [+]
Koordinatoj53° 8′ 22″ N, 4° 16′ 37″ U (mapo)53.139306-4.276889Koordinatoj: 53° 8′ 22″ N, 4° 16′ 37″ U (mapo)
Areo0,06 km² (6 ha) [+]

ArkitektoJakobo de Sankta Georgo

Estiĝo1283

Kastelo Caernarfon (Britio)
Kastelo Caernarfon (Britio)
DEC
Kastelo Caernarfon
Kastelo Caernarfon

Map
Kastelo Caernarfon

Vikimedia Komunejo:  Caernarfon Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Caernarfon

Kastelo Caernarfon estas kastelo en Caernarfon, Kimrio. Ĝi estas monda heredaĵo de Unesko. Ĝi okupas strategian lokon, rigardante trans la markolo Menai inter la ĉeflando de Kimrio kaj la insulo Môn. Kie la kastelo nun staras antaŭe estis romia fortikaĵo, kaj poste pli malforta normanda kastelo konstruita ĉirkaŭ 1090.

La kastelo estas inter la plej imponaj restantaj kasteloj de Britio, kaj viziteblas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo konstruiĝis tuj post kiam Eduardo la 1-a (Anglio) konkeris nordan Kimrion en 1283. Konstraudo daŭris ĝis 1323, sed neniam finiĝis: videblas lokoj kie oni planis aldoni pluajn ŝtonajn murojn. Eduardo la 1-a estis krucmilitinto kaj laŭdire la murplano imitis tiun de Konstantinopolo.

En 1284, frue dum la konstruado, Eduardo la 2-a (Anglio) naskiĝis ĉe la kastelo.

Dum kimra ribelo de 1294-1295 la kastelo kaptiĝis sed post nelonge la angloj regajnis ĝin. En 1403 kaj 1404 Owain Glyndŵr malsukcese sieĝis ĝin.

En 1646, dum la angla enlanda milito, reĝa garnizono cedis al parlamenta armeo.

Investituro de Princoj de Kimrio[redakti | redakti fonton]

En 1301 estiĝis tradicio per kiu la plej aĝa filo de la angla monarko nomumiĝis princo de Kimrio kaj la unua investituro okazis ĉe Kastelo Caernarfon. Tie en 1911 kaj 1969 la estonta Eduardo la 8-a (Britio) kaj Karlo, princo de Kimrio nomumiĝis princo de Kimrio.