Kastelo Vippach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Vippach

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 6′ 20″ N, 11° 9′ 8″ O (mapo)51.105611.1522Koordinatoj: 51° 6′ 20″ N, 11° 9′ 8″ O (mapo)
Kastelo Vippach (Turingio)
Kastelo Vippach (Turingio)
DEC
Kastelo Vippach
Kastelo Vippach
Situo de Kastelo Vippach
Kastelo Vippach (Germanio)
Kastelo Vippach (Germanio)
DEC
Kastelo Vippach
Kastelo Vippach
Situo de Kastelo Vippach
Map
vdr

Kastelo Vippach (germane Schloß Vippach) en Schloßvippach, Germanujo, estis belega komplekso detruita fare de barbaraj komunistoj en la jaro 1948 surbaze de la fifama SMAD-ordono nr. 209.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vippach kaj la medio apartenis en la floranta mezepoko al la frankonia govio Ostergau. La unua burgo verŝajne konstruitis ĉ. la jaro 1050. Ekde 1095 mencioj estis pri nobeloj surlokaj. En 1295 ekzistis certa Hermann von Vippach. La senjoroj de Vippach portas blazone ŝaktabulforman, blankan/ruĝan kubofrison. Ties akvokastelo detruitis en 1345 dum al Turingia grafara milito kontraŭ la dinastio Wettin. En 1347 la senjoroj de Vippach devis rezigni pri ilia memstareco iĝonte feŭduloj de la turingiaj landgrafoj. Pro financaj kialoj vendis Otto von Vippach en 1387 la burgon kaj trionon de la vilaĝo al la urbo Erfurto. Li mem fariĝis urba kasteladministranto supera, ĝis kiam li transloĝiĝis en 1389 al la najbara posedaĵo Markvippach en novan kastelon. La sekvinta kastelkomandanto estis Siegfried von Kesselborn, post kiu venis serio da alia nobelaj kastelestroj.

La erfurtanoj volis sekurigi per la Vippach-burgo la teritorian posedaĵon en la direkto de nordoriento kaj fortikigis ĝin; finfine ĝi estis unu el la plej stabilaj akvoburgoj en la regiono. Temis pri mure ĉirkaŭita, malregule kvarangula komplekso kun turoj angulaj kaj belfrido el la 14-a jarcento. Meze en la korto konstruitis en 1404 la kamerego, loĝturo kiu estu en kazo de defendoneceso estu la lasta rifuĝejo. La aspekto de la fortimpresa burgo tiomis, ke Vippach ricevis la kromnomon Leona Vippach. En 1483 administrantoj (Amtmänner) anstataŭigis la komandantojn. Ĉ. la jaro 1500 la administrejo starigitis kiel pordegejo laŭ stilo de renesanco, poste bierfarejo kaj bierfar-puto. En 1590 ĉiuj ejoj ricevis tegmentojn brikajn. Je la komenco de la 17-a jarcento estiĝis, post redukto de la remparoj, bienegon kun kvazaŭ nova kastelo.

Belfrido

En 1622, dum la Tridekjara milito duko Friedrich de Altenburg invadis la regionon de Erfurto kaj faris siajn ĉefkomandejon en la Vippach-kastelo, dume la dungosoldataro rajtis marodi en la erfurtaj vilaĝoj. Post retiriĝo lia en 1623 restis kastelo dezertigita. Sekvis starto de pestepidemio kja en la 1630-aj kaj 1640-aj jaroj aliaj sturmaj preniĝoj de variaj trupoj. En 1646 la tuto similis al ruino. En 1647 sveda regimento de la sveda generalo Carl Gustaf Wrangel perforte pagigis la lokulojn kaj elrabis la tuton. En 1664 Vippach iĝis majenca. La ovacio de la la vilaĝanoj por la novaj suverenoj okazis en la kastelokorto.

En 1700 oni forigis la kvar angulajn turojn konstruonte novajn administrejojn por la administradujo Amt Vippach kaj pliintensigis la bienumadon. En 1701 la majenca ĉefepiskopo ludonis tion herede al 30 subuloj. Tiu ĉi komunumo ekzistis ĝis 1862. En 1815 Amt Vippach iĝis parto de la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Sekve la kastelo ricevis la staton kiu ĝi rajtis havi ĝis la brutala malkonstruo dum la komunisma diktaturo en 1948. En 1828 malkonstruitis la kamerego. Post kiam la financadministrantoj foriris al Großrudestedt la kastelo privatigitis kaj venis en la manojn de la familio Collenbusch kiu florigis ĝin ekonomie. Ili eksproprietigitis kaj forpelitis en 1945. Ĝis 1948 la kastelo servis kiel loĝejo por forpelitaj eostgermanoj, ne tute cent.

Malkonstruo kaj posta uzo[redakti | redakti fonton]

La malkonstruordono de funkcianta kaj firme konstruita kastelo ankaŭ propagande reklamitis kiel materialliverado por novalvenintaj kamparanoj.[1] Komenciĝo malkonstrua estis en la 15-a de majo kaj ĉiuj enloĝantoj devis partopreni.[2] Fine eksplodigitis la belfrido. La libroj de la biblioteko parte forĵetitis, parte metitis je la kolekto de uzita papero. Poste la teritorio servis kiel rubuja zono. Post 2000, en kadro de rekompencoj por la konstruo de aŭtoŝoseo (A 71), forigitis 5000 kubikmetroj da ŝlimo, refarigitis la foso, renovigigis la kastelponto kaj savigitis la restojn de la kastelmuro. Planatas krome planto de arboj sur la kastela herbejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Robert Huth: Das feste Schloß zu Vippach. In: Heimatbuch des Landkreises Weimar. Verlag: Der Thüringische Kreisdirektor -Jugendamt- Weimar, 1925
  • Robert Huth: Zur Geschichte unseres Schlosses. 6. Jahrbuch des Vereins für Heimatkunde im Amtsgerichtsbezirk Vieselbach, 1926
  • Manfred Schiller (eld.): Zur Geschichte des Schlosses. Kopien aus dem Heimatblatt Schloßvippach: 9 und 11/1989, 12 bis 16/1990, 21 und 23/1992
  • Festschrift 1200 Jahre Schloßvippach, 793 - 1993. Zusammengestellt von Manfred Schiller und Klaus Weise, Hrsg. Männergesangsverein Liedertafel und Gemeinde Schloßvippach, 1993
  • Thomas Bienert: Nur die Brücke blieb. Verschwundene Schlösser: Die einst prächtige Burg zu Schloßvippach. Thüringer Allgemeine, Sömmerdaer Allgemeine (21.2.2004)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Festschrift 1200 Jahre Schloßvippach. 1993. p. 125
  2. Manfred Schiller: Aufzeichnungen des Ortschronisten

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Vippach en la germana Vikipedio.