Kastelo de Csempeszkopács

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Csempeszkopács (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Balogh [balog]) estas malfrurenesanca, poste baroka historia monumento en Hungario, en vilaĝo Csempeszkopács. La plej fama posedanto estis Ádám Balogh.

Kastelo de Csempeszkopács

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko en la 16-a jarcento kuŝis tie teretaĝa nobeldomo. En fino de la menciita jarcento la familio Balogh trakonstruis la domon al etaĝa malgranda kastelo. En la 18-a jarcento la pli supre menciita Ádám Balogh donis al la konstruaĵo barokan aspekton. Post falo de la liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a okazis longaj procesoj, tial la kastelo iomete ruiniĝis. Inter 1785 kaj 1780 la aktuala posedanto faris signifajn trakonstruojn. Post la 2-a mondmilito en la komenciĝinta socialismo la ŝtato forprenis la kastelon (tiam ĉiuj kasteloj havis la saman sorton). Simplaj homoj vivis en la kastelo, ekde 1959 tie funkciis la vilaĝa kaj kolĥoza administradoj, eĉ la kulturdomo. En la 1970-aj jaroj la kastelo malpleniĝis, poste ĝi estis renovigita al la origina renesanca stilo. Interne ekde 1976 muzeo funkcias. Oni povas rigardi lokan historian, etnografian kaj eklezihistorian ekspoziciojn, memorĉambron kaj kolektaĵon pri mineraloj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en la iama parko. La kastelo formas L-majusklon. Interne la ĉambroj estas ornamitaj per stukoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko origine konsistis nur el fruktoarboj. Baldaŭ oni kreis la parkon. La aleo al la kastelo havas kaŝtanarbojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]