Kastelo de Letenye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Letenye
konstruaĵo [+]

LandoHungario
SituoLetenye
- koordinatoj46° 26′ 2″ N, 16° 43′ 23″ O (mapo)46.43416.723Koordinatoj: 46° 26′ 2″ N, 16° 43′ 23″ O (mapo) [+]

Konstrukomenco1758
Konstrufino1768
Administrado
- situoSzabadság tér 4.

Kastelo de Letenye (Zala)
Kastelo de Letenye (Zala)
DEC
Kastelo de Letenye
Kastelo de Letenye
Lokigo de Zala en Hungario
Map
Kastelo de Letenye
vdr

La Kastelo de Letenye (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Szapáry-Andrássy [sapAri-andrAŝi]) estas historia monumento, interne kulturdomo kaj muzeo en Hungario, en urbo Letenye.

Kastelo de Letenye

Historio[redakti | redakti fonton]

Familio Szapáry konstruis barokan kastelon inter 1758 kaj 1768. Ĝi estis trakonstruita laŭ klasikismo inter 1821-1825. En la 1830-aj jaroj pro geedziĝo la nova posedanto estis familio Andrássy, poste la kastelo estis iomete trakonstruita. Pri historio depost 1945 mankas informoj, sed en nekonata jaro interne kulturdomo kaj muzeo ekfunkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas en mezo de la urbo en granda parko. En la fasado la meza parto iomete reliefas, tie tenas 4 dublaj kolonoj terason, malantaŭe funkcias la ĉefenirejo. Pli supre sur la etaĝo malantaŭ la teraso estas elirejo kun 2 grandaj fenestroj. La plej supre timpano (arkitekturo) estas videbla. Al la ĉefkonstruaĵo aliĝas po unu teretaĝaj aloj. Interne origine estis freskoj, sed en la 20-a jarcento ili estis kovritaj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Parko ĉirkaŭas la kastelon, origine la parko estis pli granda. La plej menciinda arbo estas platano 150 jarojn aĝa, diagonalo de la trunko estas 615 centimetrojn, la plena alto estas 20 metrojn, diagonalo de la branĉoj estas 36 metrojn.

En 1894 oni metis skulptaĵon pri Lajos Kossuth, en 1986 oni konstruis bibliotekon fare de Imre Makovecz. La biblioteko havas 12 flankojn. En la 2000-aj jaroj oni malkovris termalan akvon, poste oni konstruis banejon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]