Kastelo de Rupprecht (Sajtoskál)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Rupprecht [rupreĥt] estas historia monumento, unu el la kasteloj en vilaĝo Sajtoskál, en Hungario.

Aerfoto pri la kastelo de Sajtoskál
Aerfoto pri la kastelo de Sajtoskál
Kastelo de Sajtoskál

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis teretaĝa nobeldomo. En 1863 ĝi estis trakonstruita al etaĝa kastelo. Ankaŭ la turo estis tiam konstruita. En 1921 unu tagon tranoktiĝis Karolo la 1-a (Aŭstrio) kun Zita de Bourbon-Parma antaŭ ol fari puĉon. Antaŭ tiu ĉi ĉambro estas videbla memortabulo pri la okazintaĵo. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon, la pli nova funkcio estis ekde 1950 loĝejo por gemaljunuloj. En 1958 la pli nova funkcio estis psikiatriejo kun 150 litoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola en granda parko. La konstruaĵo sekvas la ĉefvojon ĝuste ĉe vojkliniĝo. La kastelo konsistas el 3 partoj. Ĝuste ĉe la vojkliniĝo estas la meza malgranda parto, al tio aliĝas du aloj. Unu el la aloj estas pli longa, tie etendiĝas la duetaĝa kvadrata kaj tre larĝa turo, kies supro granda teraso etendiĝas.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la parko troviĝas kelkaj aliaj servaj domoj. Proksime al la ĉefvojo memorkolono estas videbla pri falintoj de la 1-a mondmilito. En alia loko tombofosto altiĝas. La plena parko kun maloftaj arboj estas zorgata.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.