Kaszaper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kaszaper (kasaper) estas grandvilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Mezőkovácsháza. Kasza signifas "falĉilo".

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Tótkomlós kaj Mezőkovácsháza estas proksime.

En la mezepoko hungaroj fondis la komunumon havanta la nomon Pereg. La tataroj detruis ĝin en 1241. Antaŭ la turkoj Pereg havis la rangon kampurbo, kiun la turkoj detruis en 1552. La refondiĝo okazis en 1867 kaj havis la rangon grandvilaĝo en 1926. En 2000 ekstera parto de Tótkomlós havanta la nomon Pusztaszőlős aliĝis al Kaszaper. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.

Vidindaĵo estas nobeldomo de Weinckheim, kie maljunulejo funkcias. Vilaĝservoj estas poŝto, policejo, kulturdomo, biblioteko, lernejo, muziklernejo, interretejo, infanĝardeno, 2 kuracejoj, sportejo.