Kataka
Kataka | |
urbo | |
Templo nomata Utaresvar en Kataka
| |
Oficiala nomo: Kataka | |
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Oriso |
Situo | Kataka |
- alteco | 36 m s. m. |
- koordinatoj | 20° 27′ 00″ N 85° 52′ 00″ O / 20.45000 °N, 85.86667 °O (mapo) |
Areo | 398 km² (39 800 ha) |
Loĝantaro | 921 321 (2010) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 753 0xx |
Telefona antaŭkodo | 671 |
Aŭtokodoj | OR-05 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Cuttack | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Barato |
Kataka (କଟକ) estas metropolo kaj universitata urbo (ekde 2006) en Barato, en subŝtato Oriso. La loknomo signifas sanskrite: (milit)kampo aŭ fortikaĵo.
Geografio
Kataka etendiĝas laŭ rivero komence de la Bengala Golfo. Bhubanesvar troviĝas nur 20 km-ojn.
Historio
Kataka fondiĝis en 989. Ĝi estis regiona ĉefurbo dum 900 jaroj. Ekde 1750 la urbo iĝis grava komerca centro, kiun la britoj akiris en 1803.
Ekonomio
Kataka famas pri alojo, arĝentaj manfaraĵoj kaj pri teksaĵoj. La paperoprodukto estas malpli grava.
Trafiko
Kataka uzas flughavenon de Bhubanesvar. La urbo havas bonajn kontaktojn per vagonaroj kaj aŭtovojoj.
Klimato
Kataka havas tropikan klimaton kun influo de musono. La someroj daŭras de marto ĝis junio, poste musono alvenas ĝis oktobro. Jare pluvas po 1440 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte dum musono. La temperaturo varias inter 18-38 ° C.