Kategorio:Prezidantoj de IKUE

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista asocio ekzistas ekde la jaro 1910. Revuo, Espero Katolika, estas la plej malnova, daŭre aperanta E-revuo. Agadoj estas plurflankaj, plurvariaj, plurspecaj, sed ili estas ĉiuj manieroj por realigi ĉi tiujn celojn:

a) plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Evangelio laŭ Marko, ĉapitro 16a, versiklo 15);

b) montri la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon en ĝia liturgio kaj apostola agado;

c) kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo;

d) strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17:21).