Joan Font i Giralt

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Joan FONT i GIRALT [ĵuan' font i ĵiral'] (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1899, mortis la 17-an de aŭgusto 1936) estis kataluna esperantisto, pastro kaj instruisto en la Seminario-Lernejo de Santa Maria del Collell. Aktiva en la katolika Esperanto-movado, li estis prezidanto de IKUE de 1927 ĝis 1935, kaj redaktis kaj eldonis la revuon Espero Katolika de 1932. Li ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn kaj aliajn kongresojn, kie li elstaris kiel bona oratoro. Li estis mortigita de milicanoj dum la enlanda milito.

Fontoj [redakti]

Tiu ĉi artikolo tiris informon el Enciklopedio de Esperanto.