Kaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lafa kaverno en Kalifornio.
Acsibi kaverno, Argentino.

Kavernogroto estas subteraj kavoj, kiuj ligiĝas al la tera surfaco per kelkaj truoj (groto estas artefarita aŭ kurioza kaverno). Ili formiĝas per subfoso de kalkoŝtonoj, dolomitoj, gipsoj kaj kelkaj facile solvieblaj mintavoloj. Oni trovas ankaŭ glaciajn grotojn. Estas do multaj manieroj per kiuj kavernoj povas estiĝi, kaj estas kombinaĵoj de kemiaj procezoj, tektonaj fortoj kaj atmosferaj influoj. La plej ofta procezo estas karstigo, t.e. solvo de kalkecaj ŝtonoj fare de la pluvakvo. Ilin ofte loĝas animaloj karakterizataj de blindeco, depigmentado, gigantismo. Post paleolito, multaj grotoj estis uzitaj de homo (loĝejo, kavernurboj, kaverna pentrado). Grotoj estas objektoj de esploro por Speleologio kaj Arkeologio.

Plej longaj grotoj
Groto Lando Longo, km
Flint-Mamont Usono 288
Optimista Ukrajno 144
Heloĥ Svislando 130
Ozernaja Ukrajno 104
Ĝevel Usono 88
Grinbreier Usono 71
Zoluŝka Ukrajno 60

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri kaverno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas. 

Referencoj

  1. http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php

Ŝablono:LigoElstara