Kemantoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La kemantoj estas malgranda etno en Etiopio, kiu, spite al ĝiaj stretaj historiaj kaj etnaj rilatoj, ne estu konfuzita kun Beta Israel.

La kemantoj estas proksimume 172.000 homoj (censo de 1994). Sed nur 1.625 kemantoj ankoraŭ parolas la kemantan lingvon kaj tiu estas en danĝero, ĉar multaj infanoj parolas la amharan. Same la adepteco al la tradicia religio substance malfortiĝis, ĉar multaj kemantoj konvertiĝis al la kristanismo. Konvertiĝintoj ofte konsideras sin fariĝintaj amharoj, kion ili rigardas kiel dezirindan celon.

La kemantoj loĝas laŭlonge de akso etendiĝanta de la urbo Chilga ĝis la urbo Kirakir kaj norden al la lago Tana. La plej multaj restantaj parolantoj de la kemanta vivas proksime de la urbo Aykel, 64 km okcidente de Gondar. La plej multaj el ili estas terkultivistoj.

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.
Aliaj lingvoj