Kimi Ga Yo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Notoj de Kimi ga yo
Notoj de Kimi ga yo
Sazare Ishi (細石), roko el ŝtonoj en  la sanktejo Shimogamo
Sazare Ishi (細石), roko el ŝtonoj en la sanktejo Shimogamo

Kimi Ga Yo (君が代 [Kimi Ga Jo] "Via Regado") estas Japania nacia himno. Ĝia teksto venas el utao de la 12-a jc, Heian-epoko kaj estas la plej malnova himno de la mondo. Por ĝi verkis por tradiciaj muzikiloj Hayashi Hiromori kaj ĝi iĝis en 1876 kutima nacia himno.

Juro pri la Naciaj Flago kaj Himno kiu estis establita en 1999, oficialigis la kanton Nacia Himno. Multaj instruistoj protestis, ili estis maldungitaj aŭ ricevis malpli da salajro aŭ estis atentigitaj.

Japana originalo Hepburn-transkribo Esperanta transkribo Esperanta traduko
君が代は Kimi ga yo wa Kimi ga jo ŭa Via regado daŭru
千代に Chiyo ni, Ĉijo ni, Mil jarojn,
八千代に Yachiyo ni, Jaĉijo ni, Okmil generaciojn,
細石の Sazare ishi no Sazare iŝi no Ĝis el ŝtono
巌となりて Iwao to narite Iŭao to narite Iĝos rokego
苔の生すまで Koke no musu made. Koke no musu made. Kaj musko kovros ĝin.
  • noto : 君が代 estas tradukebla "Via regado" laŭ Japanalingvismo en Heian-epoko, tamen ankaŭ tradukebla "Via vivo". Ne ekzistas oficiala interpreto pri la teksto.

[redaktu] Eksteraj ligoj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Kimi Ga Yo sub la gloso Kimi ga yo


[redaktu] Vidi ankaŭ