Klára Zsindelyné Tüdős

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klára Zsindelyné Tüdős
Ferenc Zsindely kaj Klára Zsindelyné Tüdős en 1938
Ferenc Zsindely kaj Klára Zsindelyné Tüdős en 1938
Persona informo
Naskonomo Tüdős Klára
Naskiĝo 20-an de julio 1895 (1895-07-20)
en Debrecen
Morto 16-an de aprilo 1980 (1980-04-16) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q13389322Arta Universitato Moholy-Nagy
Memorigilo Klára Zsindelyné Tüdős
Familio
Patro János Tüdős
Edz(in)o Ferenc Zsindely
Parencoj Márton Kálmáncsehi Sánta
Okupo
Okupo kostumdezajnisto • mododezajnisto • grand couturier • etnografofilmreĝisoroscenaristodancisto
vdr

Klára Zsindelyné Tüdős [ĵindejnE tudOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsindelyné Tüdős Klára estis la unua hungara ina reĝisoro, ankaŭ kostumisto, scenaristo. Ŝia patro estis János Tüdős, ŝia dua edzo estis Ferenc Zsindely, ŝiaj nomvariantoj estis Tüdős Klára (origina); Szunyogh Rudolfné (unua geedziĝa nomo); Zsindely Ferencné, Zs. Tüdős Klára; Zsindelyné (plej simple).

Memortabulo pri Ferenc Zsindely kaj Klára Tüdős

Klára Tüdős[1][2] naskiĝis la 20-an de julio 1895 en Debrecen, li mortis la 16-an de aprilo 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klára Tüdős frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi plulernis en Londono kaj Vevey. En 1915 ŝi estis memvola flegistino, poste ŝi studis en Hungara Reĝa Desegnista Edukejo kaj Scienca Universitato de Budapeŝto, krome ŝi lernis ankaŭ dancon. Ŝia ĉefinstruisto estis István Györffy (etnografo). Ekde 1925 ŝi estis kostumisto de la Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la 1930-aj jaroj ŝi okupiĝis ankaŭ pri scenarlibroj kaj en 1937 ŝi malfermis modan butikon, kie ŝi kreis modajn kostumojn. En 1943 ŝi debutis kiel reĝisoro. Dum la nazia erao (1944) ŝi savis judojn. Post la drasta politika ŝanĝo (1945) ŝi iĝis "malamiko de la popolo" kaj en 1951 ŝi estis deportita. Inter 1963-1966 ŝi vivis en Aŭstralio kun sia filino, poste ŝi revenis al Budapeŝto.

Ŝi edziniĝis en 1919, ŝi naskis filinon post 2 jaroj, ŝi divorcis en 1928, denove edziniĝis en 1938, ŝi vidviniĝis en 1963. Ŝi ricevis izraelan postmortan premion en 2001.

Ŝiaj filmaj kostumoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Zoltán Kodály: Háry János (1926); escepte opera prezento!
  • Semmelweis (1939)
  • Erdélyi kastély (1940)
  • Dankó Pista (1940)

Ŝia filma reĝisoraĵo[redakti | redakti fonton]

  • Fény és árnyék (1943); ankaŭ kostumisto kaj kunscenaristo kaj kunproduktoro

Ŝiaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Új magyar díszruha sorozat (1938)
  • A falu protestáns értelmisége a magyar kultúra szolgálatában (1940)
  • Isten markában (1975)
  • Csizma az asztalon (rememoroj, 1978)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio fondita en 2010
  • memortabulo en Budapeŝto en 2011

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]