Klitemnestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klitemnestro (en malnova greka: Κλυταιμνήστρα de κλυτός = "fama" kaj μνάομαι = "serĉi, koketi"), en la helena mitologio, estis filino de Tindaro, reĝo de Sparto, kaj Leda. Ŝi estis fratino de Helena, Kastoro kaj Polukso.

Ŝi unue estis edzino de Tantalo, filo de Tiesto. Post kiam Agamemno mortigis Tantalon, kaj ŝian infanon, li faris de Klitemnestro sian edzinon. De Agamemno, ŝi naskis tri filojn: Ifigenio, Krisotemisa, Elektra, kaj unu filon: Oresto. Iuj rakontoj aldonas Laodisean kaj Ifianasan (foje identigitaj al Elektra kaj Ifigenio)

Klitemnestro murdinte Agamemnon, pentro de John Collier, 1882 (Guildhall Art Gallery, Londono)

Mito

La grekaj ŝipoj ne povis foriri al la Troja milito pro kontraŭaj ventoj, Agamemno estis trudata oferi sian filinon Ifigenion al Artemiso. Klitemnestro neniam pardonis tiun murdon al Agamemno, kaj dum li iris militi kontraŭ Trojo, ŝi preparis sian venĝon.

Ŝi prenis amanton; Egisto, duona frato de Agamemno, al kiu tiu-ĉi konfidis la regon de la urbo Mikeno. Laŭ iaj rakontoj, de Egisto ŝi naskis filinon: Erigono

Kiam Agamemno revenis, ili invitis lin al bankedo post kiu li kaj lia kromedzino Kasandra estis murditaj de Klitemnestro kaj Egisto. Laŭ rakonto de Pindaro, Klitemnestro sole murdis Agamemnon en lia bano, senmoviginte lin per reto.

Oresto mortigis Egiston kaj Klitemnestron kelkajn jarojn poste, venĝante sian patron.

Eksteraj ligiloj

grekeangle Klitemnestro, mortonta virino de la Troja Milito grekeangle/france Klitemnestro, el "Ribelaj virinoj de Antikva Grekio" grekefrance Klitemnestro, el "Mythorama" grekehispane Klitemnestro, el la paĝaro de "Universitato de Valencia"