Koh-i-noor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koh-i-Noor new version copy.jpg

La Koh-i-noor („Lumomonto“) estas ĉirkaŭ 110-karata diamanto, kiu nun estas ero de la britaj kronjuveloj.

Probable Koh-i-noor estas la plej malnova ankoraŭ ekzistanta diamanto, kiun iam ajn tuŝis homaj manoj. Ĝia spuro komencis antaŭ pli ol 5000 jaroj, kiam oni jam menciis ĝin en malnova Sanskrit-eposo.

Poste oni parolis pri ĝi en la jaro 1304, kiam Sultano Ala-ad-Din ŝtelis ĝin de la hindreĝo de Malwa (Hindio). Poste la gemo ornamis la okulon de la pavo de la tiama mondfama belega pavotrono en Delhi. Dum la konkero de Delhi en 1739 akiris ĝin Nadir, ŝaho de Persio. La legendo rakontas ke haremvirino diris al la konkerinto, ke la diamanto estis kaŝita en la turbano de la mogulo. Post tio la ŝaho proponis dum festo interŝanĝi la turbanojn. Tiu gesto estis simbolo de ĉiama amikeco kaj frateco; malakcepto estintus afronto. Kiam la ŝaho malvolvigis la diamanton el la tuko, li ŝajne ĝoje kriis "koh-i-noor".

En la jaro 1747 la persa ŝaho estis murdita kaj "Koh-i-noor" iris al la trezorejo de Panĝabo. Kiam la lando estis aneksita en 1849 al la brita Hindio, la juvelo estis donita kiel kompenso por la Sikh-militoj al la Brita Kompanio de Orientaj Indioj.

Dum la jaro 1850 oni transdonis la juvelŝtonon al la brita reĝino Viktoria okaze de la 250-jara fondojubileo de la Brita Kompanio de Orientaj Indioj, kiu tiel ricevis ĉiujn rajtojn pri komerco kun Hindio kaj la spicinsuloj. Reĝino Viktoria tranĉadigis la Koh-i-noor-diamanton denove, post kiam iuj parolis pri malsufiĉa fajro. Tiel la iama 186-karata diamanto estis malgrandigita je la nuna grandeco de 108,93 karatoj.

Por la kronado de la Reĝino Mary en 1911, la Koh-i-noor estis enmetita kiel centra ŝtono en la kronon kaj fine en 1937 ĝi estis translokigita en la kronon de la Reĝino Elizabeta, la posta reĝpatrino.

La Koh-i-noor estas videbla inter la britaj kronjuveloj en la Tower de Londono.