Kolomano (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
reĝo Kolomano

Kolomano, hungare Kálmán, (ĉ. 10701116) estis grava hungara reĝo. Li estis ekde 1095 reĝo de Hungario kaj ekde 1102 reĝo de Kroatio kaj Dalmatio. La hungara historio donis al li epiteton libra, kiu celas sian klerecon. Li havas skulptaĵon en Placo de Herooj inter la pli gravaj reĝoj.

Biografio

Li naskiĝis proksimume en 1074, kiel filo de Géza la 1-a. Komence li devis esti pastro, sed li lastmomente rifuĝis al Pollando. Ŝajne la posteulo por la trono estis lia pli juna frato princo Álmos. Kolomano estis eduka, Álmos estis forta figuro. La postaj skribaĵoj prezentas Kolomanon aĉa homo (lama, ĝibhava, bleza-lispa), kio ne pruviĝis. Tamen en 1095 li surtroniĝis. En la sekva jaro li batale baris rabadon de krucaj militistoj. Kolomano dufoje edziĝis. En 1105 li konkeris Dalmation, sed enlande li devis atenti manovrojn de Álmos, kiu sopiris la tronon. En 1113 Kolomano blindigis Álmos-on kune kun ties filo. La plej grava ago de Kolomano estis: "De strigis vero quae non sunt, nulla questio fiat" (ne ekzistas sorĉistinoj, sekve ne estu akuzoj pri sorĉistinoj). La traduko nuntempe iom ŝanĝiĝis laŭ la plena teksto: idoluloj ne ekzistas, sed estas sorĉistinoj. Li mortis en Székesfehérvár en 1116, kie li estis entombigita.

Ekde Kolomano, Hungario estis en persona unio kun Kroatio kaj Dalmatio, kiu daŭris (kun kelkaj interrompoj) proksimume 800 jarojn, ĝis la disfalo de la habsburga imperio en 1918.

Antaŭe:Reĝo de HungarioPoste:
Ladislao la 1-a10951116Stefano la 2-a
Antaŭe:Reĝo de Kroatio kaj DalmatioPoste:
Petar Svačić11021116Stefano la 2-a