Komarkoj de Madrida Regiono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Komerkoj de Madrida Regiono laŭ en kiu la municipoj de la metropolita areo de Madrido ne estas inkluzivataj)

La Madrida Regiono estas unuprovinca aŭtonoma komunumo de Hispanio. En la artikolo 75 la Leĝo 2/2003, de la 11a de marto, de la Loka Administracio de Madrida Regiono, oni antaŭvidas la kreadon de komarkoj:

Citaĵo
« Laŭ la artikolo 3.3 de la Organa Leĝo 3/1983, de la 25a de februaro, de la Statuto de Aŭtonomeco de Madrida Regiono, pere de Leĝo de la Asembleo de Madrido oni povos krei komarkojn per la grupigo de limantaj municipoj kun komunaj interesoj kun propra gvidado aŭ ke ili postulu servojn en tiu medio en la artikolo 42 de la Leĝo 7/1985, de la 2a de aprilo. »

Tamen, la Asambleo de Madrido ne aprobis ajnan leĝon por la kreado de komarkoj.

Malgraŭ tio, pro diversaj celoj (agrikulturaj, turismaj) pluraj organismoj de la komunuma administracio neformale difinis komarkojn:

  • La Gvidlibro de Kampara kaj Aktiva Turismo, eldonita de la Turisma Konsilio de Madrida Regiono difinas ok komarkojn en kiu ne estas inkluzivataj la municipoj de la metropolita areo de Madrido aŭ la Koridoro de Henares.
  • La Blanka Libro de la Tervultiva Politiko kaj Kampara Disvolvado, eldonita de la Konsilio de Ekonomio kaj Teknologia Novigado) difinas ses komarkojn kiuj kovas la tutan teritorion de la Madrida Regiono.

Tiuj difinoj, ne oficialaj, kunekzistas kun tradiciaj komarkoj aŭ kun aliaj grupigoj pli modernaj kiel Koridoro de Henares), ankaŭ sen oficialeco.

Subregionoj: turisma klasifikado[redakti]

Laŭ la unua klasifikado (turisma) ok subregionoj ekzistas (sen la centraj municipoj):

Subregionoj laŭ la Gvidilo de Kampara kaj Aktiva Turismo:


Vidu ankaŭ[redakti]