Komunia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunia lingvo (Communia) estas planlingvo proponita de la germano J. Stempfl en 1894. Ĝi estas bazita sur latina lingvo. Louis Couturat kaj Leopold Leau citis ĝin en sia Histoire de la langue universelle. Ĝi estas evoluigita formo de Myrania, reformita, simpligita kaj pli analiza. Ĝi estas tre naturalisma, ĝiaj radikoj naturaj, ne deformitaj, estas prenitaj el la latina, kun derivo neregula, eble pli neregula ol en la latina lingvo mem.

Ĝi apartenas al la aposterioraj projektoj. Ĝiaj radikoj baziĝas sur la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Nombroj (1-10)[redakti | redakti fonton]

  • un (unu)
  • dui (du)
  • tri (tri)
  • quadri (kvar)
  • quini (kvin)
  • sexi (ses)
  • septi (sep)
  • octi (ok)
  • noni (naŭ)
  • dezi (dek)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La projekto ricevis la bibliotekan kodon 417.7 “1894” de Biblioteko Butler.
  • E. Drezen. (1991) Historio de la Mondlingvo. Progreso. ISBN 5-01-002610-4., paĝo 240
  • А. Д. Дуличенко. (1990) Международные вспомогательные языки. Talino: Валгус. ISBN 5-440-00022-4., paĝo 133 ruse