Korinna de Tanagra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korinna de Tanagra
Artista bildigo de Korinna de Tanagra, de Frederick Leighton, ĉ. 1893
Artista bildigo de Korinna de Tanagra, de Frederick Leighton, ĉ. 1893
Persona informo
Naskiĝo
en Tanagra
Morto
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Tanagra vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Korinna de Tanagra (malnova greka: Κόριννα, latinigita: Korinna) estis antikva greka lirika poetino el Tanagra en Beotio, priskribita de Herbert Weir Smyth kiel la plej fama virino poeto post Sapfo.[1]

En la 3-a jarcento antaŭ Kristo, Aristotelo de Bizanco starigis liston de la naŭ elstaraj lirikaj poetoj de la antikva greka kulturo. En tiu listo estas nur unu virino, Sapfo. Kelkajn jarcentojn poste la antikva greka poeto Antipatro de Tesalonika (1-a jarcento a.k.) faris paralelan liston, kiu inkluzivas la naŭ plej eminentajn poetinojn de la greka lingvo: Praksila, Mero, Ánite, Sapfo, Erina, Telesilla de Argoso, Korinna, Nóside, Myrtis.

Ĉar ŝia verko estas malpli fama ol la Sapfa poezio, tra la jarcentoj ŝiaj nomo kaj biografio fariĝas pli konfuzaj. Ŝia vivo estas temo de kompleksa kaj nesolvita debato inter fakuloj. Kvankam antikvaj atestoj priskribas ŝin kiel samtempulon de la fama greka poeto Pindaro, kiu vivis en la 5-a jarcento a.K., ne ĉiuj modernaj erudiciuloj akceptas la precizecon de ĉi tiu tradicio, kaj iuj situigas ŝin en la 2-a jarcento a.K.

Kelkaj aŭtoroj supozas, ke estante samtempulo de Pindaro ŝi instruis lin, aŭ estis studento sub Myrtis de Anthedon kun Pindaro.

Rakonto de la Suido diras, ke Korinna konsideris mitologion la taŭgan temon por poezio. Ekzistas anekdoto de la greka biografiisto Plutarko (1-a jarcento p.K), kiu montras Korinnan kiel la aŭtoron de kritiko kontraŭ Pindaro. La kritiko temis pri la malabundeco de mitaj ekzemploj en liaj poemoj. Pindaro por refuti la opinion de la poetino, plenigis poemon per mitoj. Ŝi riproĉis tian eksceson kaj konsilis lin: "Semu per via mano, ne per via sako”.

La enhavo de la verkoj de Korinna, estas tute malproksimaj de la intima liriko de Sapfo. Marilyn Skinner sugestas, ke la kantoj de Korinna estis komponitaj laŭ la antikva greka ĝenro ‘parteneira’. Tio estis komponaĵo por koruso de junaj knabinoj ĉe religiaj festivaloj aŭ procesioj, kiu estis akompanita per danco. Tion pruvas ŝia alvoko en unu el ŝiaj fragmentoj al Terpsiĥoro, la muzo de danco kaj koruso. Do, la Korinnaj temoj similas al tiuj de la korusa liriko, orientitaj al publikaj urbaj festoj, kantataj en vastaj spacoj, ne por privataj festoj.

En unu el ŝiaj postvivaj fragmentoj, ŝi alegorie festas la venkon de la monto Citeron super Helicon kiel la loĝejo de la sanktaj muzoj. Tiel ŝi glorigas sian naskiĝlandon, Beotion. En alia fragmento ŝi laŭdas la dian staton de la filinoj de la mita rivero Asopo, rekte ligita al la sama geografia areo. La poetino respondas al la peto de siaj samurbanoj kaj reliefigas en sia kanto la multajn virtojn de la tanagranoj.

Paŭzanio (2-a jarcento a.K.) en sia granda verko pri geografio kaj etnografio de la tuta Grekio, parolas pri monumento dediĉita al la poetino Korinna situata en la urbo Tanagra, ankoraŭ videbla en la tempoj de la menciita aŭtoro. Ankaŭ li priskribas la pentraĵon de Korinna en la urba gimnastikejo, kie ŝi ligas sian kapon per rubando pro la venko super Pindaro. Rilate al plurfoja venko de Korinna li komentas ke “la venko de Korinna estis ne nur pro ŝia aparta dialekto, sed ankaŭ pro ŝia virina ĉarmo”. Krom la mizogina vizio atendata de Paŭzanio, li aludas al fakto, ke ŝi verkis en la loka dialekto, la beotia, pli proksima al aŭskultantaro ol la doria de Pindaro.

Kvardek du fragmentoj de la poezio de Korinna pluvivas, kvankam kompletaj poemoj de ŝi ne estas konataj. La tri plej gravaj fragmentoj estas konservitaj en pecoj de papiruso malkovritaj en Egiptio, origine de la 2-a jarcento p.K. Multaj el la pli mallongaj fragmentoj pluvivas en citaĵoj de gramatikistoj interesitaj pri la Beotia dialekto de Korinna. Ŝia verko estas klara, simpla kaj ĝenerale senornama; ŝi emas uzi simplajn metrikajn skemojn.

On the left, a line drawing of the head of a woman facing forward, eyes looking up and to the left; on the right, a line drawing of the same woman in profile, looking left towards the first head
Du desegnoj de William Blake, el lia serio "Viziaj kapoj".

Laŭ la enciklopedio ‘Suido’, ŝi verkis kvin poeziajn librojn. [2] Kvankam ŝi skribis en la beotia dialekto, ŝia lingvo similas al la lingvo de la epopeo kaj en morfologio kaj en vortelekto. Ŝia tono ofte estas ironiahumura. La poezio de Korinna ofte prilaboras la mitologian tradicion: Derek Collins skribas ke "la plej distinga trajto de la poezio de Korinna estas ĝia mitologia novigado."

Marilyn Skinner opinias, ke la poezio de Korinna estas parto de la tradicio de ‘virina poezio’ en antikva Grekio, kvankam ĝi signife diferencas de la koncepto de Sapfo pri tiu ĝenro. Skinner konsideras, ke kvankam ĝi estis verkita de virino, la poezio de Korinna rakontas laŭ patriarka vidpunkto, priskribante la vivon de virinoj laŭ vira perspektivo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 60 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smyth 1963
  2. Suda κ 2087, "Corinna"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Smyth, Herbert Weir (1963). Greek Melic Poets (4th ed.). New York: Biblo and Tannen.