Krakova zloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maldekstre: 5 krakovaj groŝoj
Dekstre: 1 pola zloto

Krakova zloto (pole złotówka krakowska) estis valuto uzata en Respubliko Krakovo ekde 1835. Krakova zloto dividiĝis al 30 groŝoj.

Projekto de pola zloto el la tempo de novembra ribelo

Respubliko Krakovo (Libera Urbo Krakovo), kreita laŭ decido de viena kongreso en 1815, ricevis la rajton stampi propran monon, tamen pro mona unio kun Kongresa Pollando ne uzis tiun privilegion ĝis 1835. Ekde 1815 en la teritorio de Respubliko Krakovo oni uzis la valuton de Kongresa Pollando, polan zloton. Dum la novembra ribelo en Respubliko Krakovo funkciis ankaŭ polaj zlotoj stampitaj de ribela pola registaro. En tiuj moneroj troviĝis blazono kun blanka aglo kaj rajdanto, kiu anstataŭis la blazonon kun rusa dukapa aglo.


Vidu ankaŭ