Križevci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Križevci
Preĝejo de Križevci

Bazaj informoj

Križevci, germane Kreuz, hungare Kőrös estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 59 komunumoj apartenas al la municipo.

Situo

Križevci situas ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj monto, laŭ ĉefvojo Zagrebo-Koprivnica, laŭ fervojo Budapeŝto-Rijeka, fine estas ĉefvojo kaj fervojo al Bjelovar. Koprivnica troviĝas 30 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1090, kiel "Supra Körös". En 1252 Béla la 4-a donis rangon "libera reĝa urbo" al la urbeto. La samon akiris setlejo "Suba Körös" en 1404. Post la mezepoko la urbo situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. En 1752 la urboj unuiĝis. Ambaŭ urboj foje apartenis al unu, foje al la alia imperio. En 1910 loĝis tie 4 897 da homoj, (4 271 kroatoj, 146 serboj, 107 germanoj. Ĝis Traktato de Trianon apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Belovár-Kőrös, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.

Vidindaĵoj

Famulo kaj nomportanto

  • en la urbo naskiĝis martira pastro Marko Kőrösi (kOroŝi), baldaŭe li iĝis sanktulo postmorta