Kriptorĥideco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kriptorĥideco estas la halto de la testiko, dum ĝia migrado inter la ventra regiono, kie ĝi formigas, kaj ĝia natura loko en la skroto. Ĝi povas esti parto de la simptomaro de testika disgenezo.

Ne konfuzu ku la testika mispozicio (au testika ektopio), en kiu la testiko lokaloĝas en malbonan lokon.

Ĝi trafas kaj homojn kaj virbestojn (hundon, katon, ĉevalon...).

Incidenco

Ĉe la homo, la incidenco de tiu anomalio kreskas pro nekonata kialo. Ĝi trafas nun preskaŭ 5% el la naskintoj en Europo; sed ĉirkaŭ duono el la kazoj resaniĝas spontanee. Je la aĝo de 1 jaro ĝi trafas 1% el la knaboj.

Sekvoj

La kriptorĥideco kuntrenas malkreskon de la spermatoformiĝo (formiĝo de spermatozooj) kaj malbonan fekundecon, eĉ nefekundecon, ĉar la spermatoformiĝo estas malhelpata en la korpa temperaturo (la temperaturo en kla skroto estas 4 °C pli malalta ol la korpa temperaturo. Ĝi ankaŭ kuntrenas pli granda danĝero de testika kancero.

En kazo de simptomaro de testika disgenezo, la nefekundeco povas esti kaŭzata de perturbo de la produkto de testosterono antaŭ la nasko.

Kuraco

Ĉe la paciento aĝa de malpli ol unu jaro, oni povas uzi hormonoterapion per la gonadotropina koriona hormono. En kazo de malsukceso, oni faras testikofiksado: kirurgia operacio kies celo estas almeti la testikon en la skroton kaj tie fiksi ĝin.

Eksteraj ligiloj

grekeangle Maldescendus testis grekefrance Kriptorĥideco, aŭ anomalio de la testika pozicio grekefrance Kriptorĥideco (dosiero PDF) grekefrance Kriptorĥideco kaj testika mispozicio