Kritiko de kriminala racio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kritiko de kriminala racio
Origine Critique of Criminal Reason
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Michael Gregorio
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2006
Eldonisto Faber and Faber
Eldonejo Faber & Faber
Trajtoj
Paĝoj 396
ISBN 978-0-571-22927-7
Ĝenro krimfikcio
vdr

Kritiko de Kriminala Racio (angle Critique of Criminal Reason) estas krimromano verkita de Michael Gregorio, profesoro pri filozofio en Italio. La intrigo okazas en la urbo Kenigsbergo, dum la klimakso de la napoleonaj militoj, en la jaro 1804. La verko priskribas la aventurojn de juna juĝisto nomita Hanno Stiffeniis : li klopodas aresti murdiston, kiu plenumis serion da strangaj kaj groteskaj murdoj en la urbo. Li estas helpita de loka policserĝento, Herr Köch : ili formas duopon, kiu iasence similas al la famaj Sherlock Holmes kaj Doktoro Watson. Plie okazas apero de la historia filozofo Immanuel Kant, kiu grave partoprenas la enketon.