Kroatisch Ehrensdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kroatisch Ehrensdorf, kroate Hrvatski Hašaš, hungare Horváthásos [horvAthAŝoŝ] estas iama vilaĝo, nun parto de Eberau en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Preĝejo de Kroatisch Ehrensdorf
Panoramo de Kroatisch Ehrensdorf

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kroatisch Ehrensdorf situas sur tre mildaj deklivoj. Güssing troviĝas je 16 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. Kroatoj fondis la vilaĝon en 1545. En 1787 loĝis tie 170 homoj en 26 domoj, en 1828 192 homoj en 27 domoj, en 1857 179 homoj en 34 domoj. En 1910 Horváthásos havis 272 loĝantojn (kroatoj en majoritato, aŭstroj en minoritato). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al Germanio). Kroatisch Ehrensdorf aliĝis al Eberau en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]