Kvadrata radiko de 2

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La hipotenuzo de izocela orta triangulo de latero 1 estas √2

La kvadrata radiko de 2, notata \sqrt {2} , √2 aŭ 21/2 estas la ununura pozitiva reela nombro, kiu, multiplikita per ĝi mem, donas 2, tie estas: √2 × √2 = 2.

Estas neracionala nombro kies proksimuma valoro estas: \sqrt {2} = 1,414 213 562 373 095 ... tie vidu pli da ciferoj...

La kalkulado de proksimuma valoro de √2 estis problemo dum jarcentoj, tiuj esploroj permesis plibonigi algoritmojn de kalkulo de kvadrataj radikoj, por plirapidigi kalkulojn kaj, en komputado, neprigi malplej da memoro.

La longo √2 povas esti geometrie konstruata per multaj rimedoj, ekzemple; la hipotenuzo de izocela orta triangulo de latero 1 estas √2.

\sqrt {2} estis verŝajne la unua konata neracionala nombro. Oni atribuas ĝian malkovron, kaj la demonstron de ĝia neracionaleco, al la skolo de Pitagoro.

Oni povas demonstri "per disputo" la neracionaleco de √2.

Enhavo

Demonsto per disputo [redakti]

Ni supozu, ke \sqrt {2} estus racionala, kaj skribu ĝin kiel nereduktebla frakcio[1].

\sqrt {2} = \frac{m}{n} , en kiu m kaj n estas entjeroj kaj interprimoj.

Se ni kvadratigas la formulon, ni havas:

2 = \frac{m^2}{n^2}, aŭ   m2 = 2 × n2

m2 estas para, do m estas ankaŭ para[2], ni skribu:

m = 2 × k

kiu kuntrenas:

m2 = 4 × k2

do:

4 × k2 = 2 × n2

Ni dividu ambaŭ flankoj per 2:

2 × k2 = n2

Tio, kiu montras, ke n2 estas para, do n estas para.

Sed ni vidis, ke m estis para; se ankaŭ n estas para, tio kontraŭdiras la hipotezon, laŭ kiu ni povus skribis √2 kiel neredukteblan frakcion.

La formulo \sqrt {2} = \frac{m}{n} estas neebla, aŭ : oni ne povas esprimi √2 kiel kvociento de du entjeroj ∎.

Vidu ankaŭ [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. Se la frakcio estas reduktebla, oni ĉiam povas redukti ĝin.
  2. La produto de du paraj nombroj estas para, la produto de du neparaj nombroj estas nepara.


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   france El "Diconombre"
Ekstera ligilo   france Pitagoro kaj la kvadrataj radikoj