Kvar noblaj veroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

La kvar noblaj veroj (sanskrito: catvary āryasatyāni, pali: cattari āriya saccani japana lingvo: shisotai) estas unu de la plej gravaj konceptoj de budhismo - parto de la unua instruo de la Budho en Varanasi, La instruo kiu enmoviĝas la radon de la dharmo.


La kvar noblaj veroj

  1. La unua nobla vero estas la vero pri dukkha aŭ la sufero. Ĝi instruas ke la kondiĉita ekzisto, la ekzistado kiel oni konas ĝin, estas sufero : naskiĝo estas sufero, kaj same maljunuleco, malsano kaj morto estas sufero, esti unuigita kun io kion oni malamas estas sufero, esti separita de io kion oni amas estas sufero, malatingo de sia celo estas sufero - kaj, fine, la ĉiam ŝanĝantaj kvin agregaĵoj de aligeteco, kune kreantaj nian personon (nome la formo, la sentoj, la perceptoj, la voluntoj kaj la konsciencoj) estas la sufero per sia malcerteco. La vorto "sufero" povas ankaŭ esti utile tradukita kiej nekontenteco, ĉar ĝi iras pli profonde ol la fizika doloro.
  1. La dua nobla vero estas la vero pri la origino de la sufero (samudaja). Ĝi estas la volupto kaj kaj nekonateco kiuj kreas la tri radikojn de la malo: la avidon, la haton kaj la eraron; ĉiu akto (de la mento, de la korpo aŭ de la parolo), bona aŭ malbona, produktas sian frukton (phala), pozitivan aŭ negativan por sia aŭtoro.
  1. La tria nobla vero estas la vero pri la halto de la sufero (nirodha). Ĝi vortiĝas ke ekzistas fino de volupteco, kiu nomiĝas nirvano.
  1. La kvara nobla vero estas la vero pri la vojo kondukanta al la fino de la sufero (magga). La vojo nomiĝas la "nobla okobla vojo" aŭ "sankta vojo kun ok brakoj": la korekta opinio, la korekta intuicio, la korekta parolo, la korekta korpa agado, la korektaj vivmedioj, la korekta eforto, la korekta atenco kaj la korekta mentala koncentrado. Tiu vojo permesas atingi la nirvanon.

Parabolo de kuracisto

La kvar noblaj veroj estas ofte komparataj kun la instruado de iu kuracisto. Budho sanigas la homaron de ĝiaj malsanoj. Li unue diras la diagnozon, poste serĉas la kaŭzon, poste rigardas ĉu la malsano estas sanigebla, kaj finfine proponas la rimedon.

La unua sutta

La sermo (aŭ sutta) kiu enhavas la unuan instruon de la Buddho estas konita laŭ la palia nomo Dhamma-cakka-ppavatthana-sutta, aŭ La instruo kiu enmoviĝas la radon de la dharmo, kaj troveblas en la sekcio Samyutta-nikaya de la kolekto Sutta-pitaka.