Kvarhidrofurano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvarhidrofurano
kvarhidrofurano
Plata kemia strukturo de la Kvarhidrofurano
kvarhidrofurano
Tridimensia strukturo de la Kvarhidrofurano
Alternativa(j) nomo(j)
  • Oksolano
  • 1,4-/epoksobutano
  • Butilena oksido
  • Duetilena oksido
  • Kvarmetilena oksido
  • KHF
Kemia formulo
C4H8O
CAS-numero-kodo 109-99-9
ChemSpider kodo 7737
PubChem-kodo 8028
Merck Index 15,9356
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun etereca odoro
Molmaso 72.107 g·mol−1
Denseco 0.8892 g cm−3
Fandpunkto -108.4  °C
Bolpunkto 66  °C
Refrakta indico  1,4070
Ekflama temperaturo 14  °C
Solvebleco Akvo:Tute solvebla en akvo,
alkoholoj, ketonoj, esteroj
eteroj kaj hidrokarbonidoj
Mortiga dozo (LD50) 1650 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R11 R19 R20/21/22 R36/37
Sekureco S16 S29 S33
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H319, H335, H351
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P233, P233, P235, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P303, P304, P305, P308, P313, P313, P337, P338, P340, P351, P353, P361, P370, P378, P403, P403
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

KvarhidrofuranoKHF estas heterocikla kombinaĵo klasita kiel cikla etero, senkolora akvo-solvebla likvaĵo kun malalta viskozeco. Ĝi estas ĉefe uzata kiel antaŭanto al pluraj polimeroj. Estante polara kaj havante vastan likvan fazon, KHF estas multcela kaj pluruza solvanto. Kiam konservita, ĝi povas formi peroksidon, kio povas kaŭzi eksplodojn kiam seke distilita, tiamaniere ke ĝi devas konservati kun reduktagento (feroza sulfato, ekzemple) aŭ en ujojn kun natria hidroksido kaj firme sigelita.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

KHF estas konsiderata relative netoksa solvanto kun averaĝa mortiga dozo kiam komparata al acetono. Spegulante ĝiajn notindajn proprecojn kiel solvanto, ĝi penetras la haŭton kaŭzante rapidan sehidratigon. KHF facile dissolvas latekson kaj ordinare ĝi estas manipulita per nitrilajneoprenaj gantoj. Ĝi estas forte brulema.

Familio de la Furano
Furano
Kvarhidrofurano
Oksazolo
Izoksazolo
Izotiazolo
Pirolidino
1-Pirolino
2-Pirolino
Oksazolino
Izoksazolino
Oksazolidino
Izoksazolidino
Benzoksazolo
3-Pirolino
1H-Pirolo
2H-Pirolo

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Sintezo de la kvarhidrofurano per la procezo disvolvita de Walter Reppe (1892-1969)[2], en la 1930-aj jaroj ekde la acetileno kaj la etanalo, sekvata per hidrogenigo de la 2-butino-1,4,-duolo al 1,4-butanoduolo. La fina parto inkluzivas acidan katalizan cikligon.
Sintezo de la kvarhidrofurano laŭ procezo disvolvita de Walter Reppe (1892-1969).
Sintezo de kvarhidrofurano ekde maleataj acido kaj anhidrido.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

  • Oni povas prepari pirolidinon per senhidratigo de la kvarhidrofurano.
Sintezo de la pirolidino per senhidratigo de la kvarhidrofurano.
  • KHF estigas eksplodemajn produktojn dum konservado tiaj kiaj la peroksidoj.
Dum konservado, KHF facile konvertiĝas en peroksidoj.

Por minimumigi la peroksidigon de la KHF, komercaj specimenoj ofte estas inhibataj per BHT aŭ butilita hidrokso-tolueno. KHF ne devas esti distilita ĝis sekiĝo ĉar eksplodaj peroksidoj koncentriĝas kiel restaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]