Izoksazolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izoksazolo
Plata kemia strukturo de la Izoksazolo
Tridimensia strukturo de la Izoksazolo
Amanita muscaria, toksa ĉapelfungo kiu
enhavas izoksazolon.
Alternativa(j) nomo(j)
  • 1.2-oksazolo
Kemia formulo
C3H3NO
CAS-numero-kodo 288-14-2
ChemSpider kodo 8897
PubChem-kodo 9254
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 69.06202 g·mol−1
Denseco 1.0972 g cm−3
Bolpunkto 95 °C
Refrakta indico  1,4298
Ekflama temperaturo 12 °C
Acideco (pKa) -3.0
Solvebleco Akvo:Tre solvebla[1]
Mortiga dozo (LD50)
  • 45 mg/kg
    (muscimolo, buŝe)
  • 129 mg/kg
    Ibotenata acido, buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R11
Sekureco S16 S23 S33
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H314, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P370+378, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Izoksazolo estas organika cikla kombinaĵo kun tri karbonatomoj, azolo kun oksigenatomo apud la nitrogenatomo kaj klaso da komponaĵoj enhavanta ĉi-ringon. Izoksazila estas la unuvalenta radikalo derivita el la izoksazolo. Izoksazolaj ringoj estas trovataj en kelkaj naturproduktoj tia kia la ibutenata acido.

Biologie, izoksazoloj same formas bazon por sennombraj drogoj kaj nervotransigiloj. La derivaĵo, furoksano, estas donanto de nitrata oksido. La izoksazola grupo troviĝas en multaj antibiotikoj tiaj kiaj kloksacilino, dukloksacilino kaj flukloksacilino. La sinteza androgena steroido danazolo posedas ankaŭ izoksazolan ringon.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Isoksazolo, pirazolo kaj izotiazolo konstituas la 1,2-azolan familion de heterociklaĵoj kiuj enhavas du heteroatomojn, unu el kiuj estas la nitrogenatomo. La dua heteroatomo estas oksigeno, nitrogeno kaj sulfuro, respektive, al izoksazolo, pirazolo kaj izotiazolo. La 1,2-azola familio de heterociklaĵoj estas grava en medicino. Ekzemple, kelkaj izoksazolaj drogoj uzatas en la traktado de bronka astmo.[3]

Al kelkaj izoksazolaj drogoj atribuiĝas venenado pro la varmo-stabileco de kelkaj derivaĵoj tiaj kiaj la ibutenata acido kaj muscimolo. Amanita muscaria kaj Amanita pantherina estas tre asociitaj al venenigoj en homoj. Tiuj fungoj kreskas inter somero kaj aŭtuno en la koniferaj kaj deciduaj arbaroj, kaj ili estas abundaj en la Nordokcidenta Pacifiko, kie ili estas ofte trovataj en Menzies-pseŭdocugoj. Aliaj specioj enhavantaj tiujn toksinojn estas Amanita gemmata, Amanita smithiana, Amanita strobiliformis kaj tricholoma muscarium.[4]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

acetamido+formiata acidoizoksazolo+2akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Izoksazolo sintezeblas pere de interagado de la "malonata aldehido" kaj hidroksilamino:

malondualdehido+hidroksilaminoizoksazolo+2akvo

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Sintezo de la dumetila izoksazolo ekde la "acetilacetono" aŭ 2,4-pentanoduketono:[5]

acetilacetono+hidroksilamino3,5-dumetila izoksazolo+2akvo

Muscimolo[redakti | redakti fonton]

  • Muscimolo estas izoksazola derivaĵo produktata de la fungo "Amanita muscaria":

izoksazolomuscimoloamanita muscaria

Familio de la Furano
Furano
Kvarhidrofurano
Oksazolo
Izoksazolo
Izotiazolo
Oksazolino
Izoksazolino
Oksazolidino
Izoksazolidino
Benzoksazolo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]