László Aixinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Aixinger
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de aŭgusto 1883(nun 1883-08-06)
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 23-an de marto 1944
en Slovakio Bratislavo (Slovakio)
Lingvoj hungaragermanaslovaka
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo juristoredaktoropolitikisto
vdr

László Aixinger [lAslO aiksinger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aixinger László estis hungara juĝisto, redaktoro, politikisto.

László Aixinger[1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1883 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 23-an de marto 1944 en Bratislavo (Slovakio) (la hungara Vikipedio uzas aliajn datenojn!).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Aixinger akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1905. Post la diplomo li hejmenvenis kaj havis juran postenon en la juĝejo ĝis Traktato de Trianon, poste li estis redaktoro ĉe hungarlingva gazeto ĝismorte. Ekde 1920 li apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Ekde 1930 li havis altan postenon ankaŭ en hungara partio. Ekde 1938 li estis gvidanto de la hungaraj skoltoj en la ĵus deklarita lando Slovakio. Li okupiĝis ankaŭ pri la germana stenografio kaj li estis grava figuro de la hungara kultura vivo en Ĉeĥoslovakio kaj Slovakio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Pozsony (1938)
  • Szülőföldem szép határa (1940)
  • A Pozsonyi Hajósegylet története (kunaŭtoro, 1941)
  • A legnagyobb magyar egy magyar kisebbség szemléletében (3 studoj, kunaŭtoro, 1942)
  • A szlovákiai magyarság élete. 1938–1942. (kunaŭtoro, 1942)
  • Felvidéki városok (kunaŭtoro, 2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]