László Facsinay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Facsinay [lAslO faĉinai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Facsinay László estis hungara geofizikisto, instruisto.

László Facsinay [1] naskiĝis la 28-an de marto 1909 en Hungara reĝlando en Aknaszlatina (nuntempa Solotvino en Ukrainio). Li mortis la 16-an de februaro 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Facsinay akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1933. Post siaj studoj li laboris en firmao, kiu serĉis naftojn. Li faris geodeziajn mezuradojn en Transdanubio, Stirio, Rumanio, Italio. Post la ŝtatiĝo li laboris en geofizika instituto, li partoprenis en stabo, kiu trovis nafton ĉe Nagylengyel. Inter 19531956 li instruis en mezlernejo, en la studjaro 1954 ankaŭ en teknika akademio. Inter 1959 kaj 1962 li laboris en Ĉinio, poste en nafta trusto ĝis la pensiuliĝo en 1970. Li kandidatiĝis en 1966. Li ricevis premion Kossuth en 1953.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A dunántúli relatív ingaállomásokon mért nehézségi anomáliák újabb meghatározása graviméterrel (1942)
  • Gravitációs mérések és izosztázia (1952)
  • Szeizmikus mérések a feltalajkutatásban (1953)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.