László Mednyánszky
| László Mednyánszky | |
|---|---|
hungara pentristo |
|
| Naskiĝo | 23-a de aprilo 1852 en Beckó, en nuna Slovakio |
| Morto | 17-a de aprilo 1919 en Vieno, Aŭstrio |
| Portalo pri Homoj | |
MEDNYÁNSZKY László (n. 23-an de aprilo 1852, Beckó, nun Slovakio - 17-an de aprilo 1919 Vieno, Aŭstrio) estis elstara hungara pentristo ĉe la turniĝo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.
Biografio [redakti]
Junaĝe, li vivis en la praa familia bieno en Nagyőr kaj dumtempe provis pentri, akvareli de la viena pentristo Thomas Ender gastigante tie en 1863-64. Je peto de liaj gepatroj, li studis komence inĝenierado en Zuriko, sed poste en Munkeno, en 1873-1877 en Parizo en Arta Akademio. Li vivis, pentris en Barbizon, en 187 travagis Italion, luis pentradejon, vivis ekde 1880 en Vieno, Peŝto kaj Beckó. Li ofte partoprenis en ekspozicioj.
Li vivis en 1888-1892 en Parizo. Li pentris ĉefe pejzaĝon kaj figurajn kompoziciojn. Lin altiris la kruda forto, la ekstremaj situoj, figuroj (vagabondoj, mizeruloj).
Li disdonis, vendis siajn pentraĵojn kaj la monon disdonis inter la malriĉuloj, li mem vivis en la mizersojlo. Li skue pripentris la militon.
