László Passuth
László Passuth [lAslO paŝut], hungare Passuth László, Esperante Ladislao Passuth estis hungara verkisto kaj tradukisto.
László Passuth naskiĝis la 15-an de julio 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de junio 1979 en Balatonfüred.
Biografio
László Passuth frekventis mezlernejojn en Hungario, en Koloĵvaro (nuntempa Kluĵo (Rumanio), poste universitaton en Szeged. Inter 1919-1950 li laboris en banko, poste li estis profesia tradukisto. Li komencis sian karieron en la 1920-aj jaroj, tiam en Nyugat kaj en aliaj revuoj aperis lia prozo. Dum erao de Mátyás Rákosi li nur tradukadis, baldaŭe li verkis precipe historiajn verkojn.
Verkoj (elekto)
- Eurázia (Eŭrazio), debuta romano, 1937
- Esőisten siratja Mexikót (Pluvodio ploras Meksikon), historia romano pri Hernán Cortés, 1939
- Felhő és oázis (Nubo kaj oazo), romano, 1946
- Idegenek (Fremduloj), romano, 1949
- Sasnak körme között (Inter ungoj de aglo), historia romano pri Ilona Zrínyi, 1956
- Négy szél Erdélyben (Kvar ventoj en Transilvanio), romano pri erao de Stefano Báthory, 1957
- Lagunák (Lagunoj), historia romano, 1958
- Rézkor (Kuprepoko), membiografio, 1969
- Tornyok árnyékában (En ombro de turoj), diversaj prozoj, 1977
Memorigiloj
- lernejo "Passuth László"
Fontoj
- Hungara Vikipedio