László Szebellédy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Szebellédy [lAslO sebelEdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szebellédy László estis hungara kemiisto, profesoro.

László Szebellédy [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1901 en Rétság. Li mortis la 23-an de januaro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szebellédy frekventis benediktanan gimnazion en Győr, poste li laboris en apoteko en Tét 2 jarojn. Li akiris farmaciistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1923 kaj en 1926 li doktoriĝis. Post siaj studoj li instruis en la universitato ĉe Lajos Winkler, dume li studvojaĝis al Zuriko kaj Lejpcigo. En 1934 li estis nomumita privata profesoro. Ekde 1939 li gvidis universitatan kemian instituton ĝis sia morto en rango publika ordinara profesoro (ekde 1941). Li okupiĝis pri analitiko. Li havis edzinon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Calcium, strontium, baryum (1926)
  • Die coulometrische Analyse als Präzisionsmethode. Zeitschrift für analitische Chemie (1938)
  • A kvantitatív kémiai analízis elemei (1940, 1942)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Rétság (2006) kaj Budapeŝto
  • bronza medalo de 1991
  • apotekoj en Győr kaj Sopron

Fontoj[redakti | redakti fonton]