La Ĉielo kaj la Infero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilo de la plej freŝdata esperanta eldono de "La Ĉielo kaj la Infero", ilustrita de Cecconi.

La Ĉielo kaj la Infero aŭ La Justeco de Dio Laŭ Spiritismo estas unu el 5 bazaj libroj de Kardecisma Spiritismo (la kvara el ili). Ĝi estas kompara studo de la doktrinoj pri la forpaso de la animo, el la korpa vivo en la spiritan vivon, pri la estontaj punoj kaj rekompencoj, pri la anĝeloj kaj demonoj, pri suferoj ktp, sekvata de nombraj ekzemploj pri la efektiva situacio de la animo dum kaj post la morto.

Publikigite unuafoje en aŭgusto 1866, de Allan Kardec, ĝi enhavas du partojn. La unua kun 11 ĉapitroj, kaj la dua kun ok. En la unua parto oni studas temojn, kiel kaŭzojn de la timo al morto, la ĉielon, la inferon, la limbon, la purgatorion, la anĝelojn, la demonojn k. a. En la dua parto, oni trovas raportojn de spiritoj pri tio, kion ili sentis dum kaj post la morto de l' fizika korpo. Kaj ĉiuj raportoj kun signifaj klarigoj pri la postvivo kaj komunikebleco de la mortintoj, kaj ankoraŭ pri la Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko (Karmo).

En la dua parto, enestas ĉapitroj kun raportoj de spiritoj, kiuj sukcesis per suferaj reenkarniĝoj elpagi pezajn debetojn el la pasinteco. Estas la kazo, ekzemple, de Szymel Slizgol kiu almozpetis dum 30 jaroj en la urbo Vilno. Li elkarniĝis en majo 1865. Lian funebraĵojn ĉeestis granda homamaso. La magazenoj eĉ fermis la pordojn kiel signo de funebro. Kelkajn jarcentojn antaŭe li vivis kiel reĝo en tiu sama regiono de l' mondo, kun povo pri vivo kaj morto. Sed li kaŭzis multe pli da malbono ol da bono. Tial li ĝojegis, ĉar nun multajn ploris pro lia morto.

Al Esperanto tradukis Allan Kardec Afonso Costa kaj Benedicto Silva en 1979. La unua eldono en Esperanto estas preparita kiel programero de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]