La Moderuloj
La Moderuloj | |
---|---|
Moderaterna | |
partio | |
Lando | Svedio |
Estro | Fredrik Reinfeldt |
Fondiĝo | la 17-an de oktobro 1904 |
Ĉefa sidejo | Stora Nygatan 30, Gamla stan, Stokholmo |
Ideologio | Liberalkonservatismo |
Internacia aliĝo | Internacia Demokratia Unio |
Retejo | http://www.moderat.se/ |
La Moderuloj (svede: Moderaterna, plene: Moderata samlingspartiet) estas politika partio en Svedio, fondita en 1904 kun la nomo Allmänna valmansförbundet. La partio poras liberalan konservativismon kaj kutime konsideratas kiel "dekstra" aŭ "burĝa" en la sveda politiko. Ĝi estas la due plej granda partio en la sveda parlamento (post la sveda socialdemokratia partio).
Antaŭ la parlamenta elekto en 2006, la moderuloj formas la parti-koalicion "Alianco por Svedio" kune kun tri aliaj burĝaj partioj: Kristdemokraterna, Folkpartiet, kaj Centerpartiet. La "Alianco por Svedio" gajnis la elekton, kaj la partiestro de la moderuloj, Fredrik Reinfeldt, fariĝis la nuna ĉefministro de Svedio.