La vojaĝo de Ĉihiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Vojaĝo de Ĉihiro
animea filmo • original anime
Originala titolo 千と千尋の神隠し
[Sen to Ĉihiro no Kamikakuŝi]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 20 jul. 2001, 19 jun. 2003, 4 apr. 2001, 20 sep. 2002, 2001, 20 jul. 2001
Daŭro 124 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Mijazaki Hajao
Produktisto(j) Toshio Suzuki
Scenaro Miyazaki Hayao
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Hisaiŝi Ĝo
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Longa Movbilda Filmo • Ora Urso • Animation Kobe Theatrical Film Award
IMDb
vdr

La Vojaĝo de Ĉihiro (japane: 千と千尋の神隠し [sen to ĉihiro no kamikakuŝi]) estas japana animacia filmo de la fama reĝisoro Mijazaki Hajao, kreita en Studio Ghibli, publikigita en 2001.

La reĝisoro estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo.

La filmo ricevis la Oran Urson de la Berlina filma festivalo en 2002 kiel plej bona filmo de la jaro, kaj en 2002 ĝi ricevis ankaŭ la Akademian Premion ("Oskaro") kiel plej bona animacia filmo. Ekzistas esperantlingva subteksto por tiu filmo de Patrick Oudejans.

Intrigo

La knabino Ĉihiro kune kun siaj gepatroj aŭtomobile devojiĝas en arbaro kaj alvenas al mistera tunelo, kiun ili piede transiras kaj tuje troviĝas en magia lando. El la malmodereco de la gepatroj sekvas, ke ili baldaŭ transformiĝas en porkojn. Nur Ĉihiro povas savi ilin, kaj por tio ŝi devas esti kuraĝa kaj labori en la magia banejo, kie dioj, fantomoj kaj monstroj banas sin.

Ĉefaj roluloj

  • Ogino Ĉihiro / Sen (japane: 荻野千尋 [Ogino Ĉihiro]/ 千 [Sen])
La 10-jara Ĉihiro klopodas por savi siajn gepatrojn, ŝi estas la protagonisto de tiu filmo.
  • Ogino Akihiko (japane: 荻野明彦 [Ogino Akihiko])
La 38-jara patro de Ĉihiro.
  • Ogino Jumiko (japane: 荻野悠美子 [Ogino Jumiko])
La 35-jara patrino de Ĉihiro.
  • Haku (japane: ハク [Haku]) / Nigihajami Kohakunuŝi (japane: ニギハヤミ コハクヌシ [Nigihajami Kohakunuŝi])
Mistera 12-jara knabo, kiu vivas duoblan vivon kiel homo kaj kiel drako.
  • Kamaĝi (japane: 釜爺 [kamaĝii], laŭvorte marmita avĉjo)
Stranga maljunulo kun ses brakoj, helpas al Ĉihiro, dirante, ke li estu ŝia avo.
  • Lin (japane: リン [Rin])
Ŝi laboras en la magia banejo "Aburaja". Unue indiferenta, poste ŝi amikiĝas rapide kun Ĉihiro.
  • Jubaba (japane: 湯婆婆 [Jubāba])
Ĉefino de la banejo "Aburaja" kaj danĝera sorĉistino.
  • Zeniba (japane: 銭婆 [Zen-ība])
La bonkora ĝemela fratino de Jubaba.
  • Senvizaĝo (japane: カオナシ [Kaonaŝi])
Danĝera fantomo, kiu manĝas la emociojn de aliaj vivaĵoj.
  • Ju-birdo (japane: 湯バード [Ju-bādo])
Magia birdo kun homa kapo simila al la kapo de Jubaba.
  • Bo (japane: 坊 [Bō])
Granda filo de Jubāba kun la aspekto de bebo.
  • Kaŝira (japane: 頭 [Kaŝira])
Tri vivantaj kapoj sen korpoj, kiuj povas salti. Servantoj de Jubaba.

Filmo

La filmo "La vojaĝo de Ĉihiro" aperis en la japanaj kinejoj en 2001, kaj poste ankaŭ en DVD. Tiu filmo havis la plej grandan sukceson en Japanio el ĉiuj japanaj filmoj, kaj ricevis ankaŭ multajn internaciajn premiojn.

Titolo

La originala titolo "Sen to Ĉihiro no Kamikakuŝi" estas malfacile tradukebla al fremdaj lingvoj. Ĉar tiuj, kiuj ne scipovas la japanan lingvon, ne povas kompreni ke "Sen" (千) estas la nomo, kiu estas ellasita el "Ĉihiro" (千尋). "Sen" (千) estas la unua litero de "Ĉihiro" (千尋). Do "Sen" kaj "Ĉihiro" estas sama persono. La nomo "Sen" (千) estas tiu, kiun Jubaba donis al Ĉihiro, rabinte ŝian veran nomon por regi ŝin. Aldone, "kamikakuŝi" (神隠し, laŭvorte: dio/spirito-kaŝejo) estas japana etna termino en japana mondbildo. Ĝenerale oni uzas ĝin por subita malapero de virinoj aŭ infanoj dum antikva epoko kaj ankaŭ en moderna epoko fojfoje. En antikva epoko, oni konsideris, ke dio (神 [kami]), spirito, demono, tengu, jamambavulpo kaŭzas tiujn fenomenojn. Tial la titolo de tiu filmo ege varias en kelkaj lingvoj, kaj iuj titoloj intence ne tradukas kamikakuŝi:

Titolo en aliaj lingvoj

Lingvo Titolo signifo
angla Spirited Away forsorĉita
ĉeĥa Cesta do fantazie vojo en (la) fantazion
dana Chihiro og heksene Ĉihiro kaj la sorĉistinoj
eŭska Chihiroren Bidaia la vojaĝo de Ĉihiro
finna Henkien kätkemä (la) spirito-kaŝejo
franca Le voyage de Chihiro la vojaĝo de Ĉihiro
germana Chihiros Reise ins Zauberland (la) vojaĝo de Ĉihiro en la sorĉitan landon
hebrea המסע המופלא la magia vojaĝo
hispana El viaje de Chihiro la vojaĝo de Ĉihiro
hungara Chihiro Szellemországban Ĉihiro en (la) spiritolando
itala La città incantata la urbo sorĉita
japana 千と千尋の神隠し (la) dio/spirito-kaŝejo [=subita malapero] de Sen kaj Ĉihiro
korea 센과 치히로의 행방불명 (la) malapero de Sen kaj Ĉihiro
kroata Avanture male Chihiro (la) aventuroj de (la) malgranda Ĉihiro
litova Stebuklingi Šihiros nuotykiai Dvasių pasaulyje (la) miraklaj aventuroj de Ĉihiro en (la) mondo de (la) spiritoj
normĉina 千與千尋 (tradicia skribo) / 千与千寻 (simpligita skribo) Qiān [=Sen] kaj Qiānxún [=Ĉihiro]
pola Spirited Away: W krainie bogów forsorĉita: en (la) lando de (la) dioj
portugala A viagem de Chihiro la vojaĝo de Ĉihiro
rusa Унесённые призраками forprenitaj per spiritoj
turka Ruhların Kaçışı (la) fuĝo de (la) spiritoj

La esperanta titolo La Vojaĝo de Ĉihiro devenas el la franca titolo aŭ la hispana titolo.

Libroj

En 2001 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvin-voluma filmkomikso pri La vojaĝo de Ĉihiro eldonita de Tokuma Shoten.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.nausicaa.net/miyazaki/sen greke http://www.imdb.com/title/tt0245429 greke http://www.ntv.co.jp/ghibli/sennokami/index2.html greke http://www.ihype.cz