Laeiszhalle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
portalo de la konstruaĵo (Johannes-Brahms-Platz)

La Laeiszhalle (prononcu ["LAJShale"]), antaŭe Musikhalle Hamburg, do Muzika Halo Hamburgo, estas tradicia koncertejo ĉe la placo Johannes Brahms en Hamburgo. Ĝi estis konstruita en novbaroka stilo kaj inaŭgurita en 1908. Ĝia granda salono ofertas 2025 sidlokojn kaj orgenon. La malgranda salono havas 640 sidlokojn.[1]

Christoph Lieben-Seutter estas ĝenerala direktoro de la koncertejo ekde 2007. Li ankaŭ respondecas pri la Elbphilharmonie, kiu malfermiĝis la 11-an de januaro 2017. La simfonia orkestro Symphoniker Hamburg estas la orkestro de la Laeiszhalle.

Historio[redakti | redakti fonton]

puttoj kun liro kaj skribaĵo "Laeiszhalle"

La Laeiszhalle estas ekzemplo de mecenata burĝa-hansa patroneco de la malnova urbo-respubliko. La Hamburga komercisto Carl Laeisz, estro de granda ŝipveturiga kompanio testamentis 1,2 milionojn da markoj al la grandurbo en sia testamento por la konstruado de "inda loko por la praktiko kaj ĝuado de nobla kaj serioza muziko". Lia vidvino Sophie Laeisz poste pliigis la kvanton al 2 milionoj da markoj. La muzikejo estis konstruita de 1904 ĝis 1908 sub la direkto de la arkitektoj Martin Haller kaj Emil Meerwein sur posedaĵo disponigita fare de la grandurbo. La stilo estis "novbaroka", furora dum tiu epoko (vidu ankaŭ la paĝon pri historiismo).[2][1] La inaŭguro okazis la 4-an de junio 1908. Dum ĝia malfermo, la halo estis la plej granda kaj plej moderna koncertejo en Germanio.[1]

La placo antaŭ la konstruaĵo estis komence nomita Holstenplatz ("holstinia placo"), estis renomita Karl-Muck-Platz en 1934 kaj nomatas Johannes-Brahms-Platz ekde 1997.

Post la Dua mondmilito, kiun la koncertejo travivis nedifektita, la britaj okupaciaj trupoj provizore utiligis ĝin kiel dissendan centron por sia armea radiostacio BFN. La popkantisto Chris Howland komencis sian radiokarieron ĉi tie kaj la furorkantisto Freddy Quinn same ofte koncertis tie.

En junio 2008, la koncertejo festis sian centan naskiĝtagon kun multaj koncertoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]