Lago de Silvaplana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lago de Silvaplana
Silvaplanersee
Lej da Silvaplauna
Rigardo de Piz Nair al Lago de Silvaplana
Rigardo de Piz Nair al Lago de Silvaplana
Mapo de la Lago de Silvaplana
Mapo de la Lago de Silvaplana
Koordinatoj 46°27′0″N 9°47′40″O  /  46.45°N, 9.79444°O / 46.45; 9.79444 (Lago de Silvaplana)Koordinatoj: 46°27′0″N 9°47′40″O  /  46.45°N, 9.79444°O / 46.45; 9.79444 (Lago de Silvaplana)
Ĉefaj fontoj Eno
Ĉefaj elfluoj Eno
Areo de la baseno 129 km²
Landoj de la baseno Svislando
Maksimuma longo 3,1 km
Maksimuma larĝo 1,4 km
Surfaca areo 3,1 km²
Averaĝa profundo 48 m
Maksimuma profundo 78 m
Akva volumeno 0,14 km³
Restad-tempo (de laga akvo) 250 tagoj
Surfaca alto 1790,54 m
Setlejoj Silvaplana, Sils-Maria, Surlej, Champfèr
v  d  r
Information icon.svg

Lago de Silvaplana (germane Silvaplanersee, romanĉe Lej da Silvaplauna) estas lago en kantono Grizono en Svislando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Lago de Silvaplana estas la meza de tri lagoj en Supra Engadino. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Silvaplana kaj Sils im Engadin/Segl. Ĉe ĝia bordo situas la vilaĝoj Sils-Maria (okcidente), Silvaplana (norde), Champfèr (okcidente) kaj Surlej (sude). La lago kovras areon de 3,1 km². Inter la vilgaxoj Silvaplana kaj Surlej al alfluantoj Ova da Vallun kaj Ova da Surlej formas du deltojn, kiujn ĉe la plej mallarĝa loko ligas ponto. Tiel la suba parto de la lago formas kvazaŭ aparatan lageton, kiu portas la nomo Lago de Champfèr laŭ la vilaĝo, kiu situas ĉe ties orienta fino. Ĉefa alfuanto de la lago estas la rivero Eno, kiu ankaŭ estas gixa ĉefa elfluanto. Krome alfluas al la lago diversaj riveretoj de flankaj valoj de Supra Engadino. La ĉefaj estas Ova de Vallun kaj Fedacia.

Turismo sur la lago[redakti | redakti fonton]

Pro la regula kaj forta malojovento la Lago de Silvaplana estas tre ŝatata loko por breta velado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lagoj de Supra Engadino estiĝis post la fino de la lasta malvarmepoko, kiam la alpaj glaĉeroj retiriĝis. Origine la tri lagoj Lago de Silso, Lago de Silvaplana kaj Lago de Sankta Maŭrico formis unusolan, grandan lagon. Dum mezepoko la episkopo de Koiro posedis la fiŝkaptorajtojn sur la lagoj, kiujn li en la jaro 1288 luis al la familio von Planta. La Svisa Federacia Tribunalo malpermesis en la jaro 1934 post multjara kverelo projektojn por elektrocentraloj el la jaroj 1905 kaj 1908. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Adolf Collenberg: Lago de Supra Engadino en Historia Leksikono de Svislando (2010-11-03)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]