Lagotriksoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lagotriksoj
Lagothrix lagotricha
Lagothrix lagotricha
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Seknazaj simiuloj Haplorrhini
Infraordo: Simiuloj Simiiformes
Mikroordo: Platyrrhini
Familio: Ateledoj, Atelidae
Subfamilio: Atelenoj, Atelinae
Genro: Lagotriksoj, Lagothrix
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lagotriksoj estas la simiaj specioj de la genro Lagothrix, nomitaj ankaŭ lansimioj, estas genro de primataj platirinoj de la familio Ateledoj kiuj loĝas en la ĝangaloj kaj pluvarbaroj de Sudameriko en la nordokcidenta Amazonio kaj en kelkaj sektoroj de la nordo de Andoj.[1]

La lansimioj estas inter la plej grandaj platirinoj, kaj ilia grando rivalas kun tiu de la genro Brachyteles (murikioj), kiuj estas fakte konsiderataj la plej grandaj platirinoj.[2] Ilia pezo gamas inter 6 kaj 10 kg,[3] kaj ilia averaĝa alto estas de 49 cm, sen grava diferenco inter maskloj kaj inoj.[2] Plej rimarkinda trajto estas la laneca felo, kiu povas havis unuforman aŭ miksan koloraron, kiu varias laŭ la specio el helgriza aŭ bruna ĝis malhelbruna;[3] la felo estas ĝenerale simila en maskloaj kaj inoj.

Ili estas ĉefe fruktomanĝuloj la plej granda parto de la jaro, sed ili manĝas ankaŭ insektojn, foliojn, florojn, semojn kaj malgrandajn vertebrulojn.[2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rodriguez-Mahecha J.V. Alberico M., Trijillo F., Jorgenson J.(eld.) 2006. Libro rojo de los Mamíferos de Colombia. Panamericana. ISBN 978-958-97690-7-2.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Groves, Colin (2005). Wilson, D. E.; Reeder, D. M., eld. Mammal Species of the World (3a eldono). Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-8221-4.
  2. 2,0 2,1 2,2 Gron KJ. (septembro 2010). «Primate Factsheets: Woolly monkey (Lagothrix) Taxonomy, Morphology & Ecology». Primete InfoNet (en angla). Konsultita la 19an de Oktobro 2012.
  3. 3,0 3,1 Defler, Thomas (2010). «9. Familia Atelidae». Historia Natural de los Primates Colombianos (2a eldono). Universidad Nacional de Colombia. ISBN 978-958-719-456-2.