Lajos Ádám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Ádám
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1879 (1879-05-01)
Morto 19-an de novembro 1946 (1946-11-19) (67-jaraĝa)
en Erzsébetváros
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo • universitata instruisto
vdr

Lajos ÁDÁM [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ádám Lajos estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro.

Lajos Ádám [1] naskiĝis la 1-an de majo 1879 en Hungara reĝlando en Tergenye (nun vilaĝparto de Sikenica en Slovakio). Li mortis la 17-an de novembro 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Ádám devenis el juda familio. Li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1904. Post siaj studoj li laboris en Malsanulejo Rókus en rango subkuracisto. Inter 1910 kaj 1912 li helpis laboron de Ruĝa Kruco en Sofio por helpi la vunditojn dum la milito. Inter 1912 kaj 1919 li kuracadis kaj instruis en la kirurgia kliniko, dume en 1916 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato, samtempe hospitala ĉefkuracisto. Estis li la unua en Hungario, kiu profitis la lokan anestezon. Li aĝis 40, kiam li edziĝis. En 1923 li iĝis medicina konsilisto, en 1926 publika eksterordinara profesoro kaj klinikestro, en 1930 publika ordinara profesoro. Tiutempe naziemaj rondoj faris bruojn, sed la parlamento aprobis la nomumojn. En 1946 li estis nomumita rektoro.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A helybeli érzéstelenítések kézikönyve (Manlibro de la loka anestezo), (1926, 1928)
  • A rákkérdésről (Pri la kancero), (1935)
  • A fájdalom (La doloro), (1937)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.