Lajos Crescens Dedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:02, 26 mar. 2014 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Lajos Crescens DEDEK [ludoviko], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dedek Crescens Lajos estis hungara historiisto, pastro, bibliotekisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1926) de Hungara Scienca Akademio.

Lajos Crescens Dedek [1] naskiĝis la 19-an de junio 1862 en Hungario en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 13-an de septembro 1933 en Esztergom.

Biografio

Lajos Crescens Dedek frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, ekde 1877 li plulernis por esti pastro. En 1885 li pastriĝis. En la sekva jaro li komencis sian pastran karieron en Óbuda. En 1891 li ekhavis postenon en la universitata biblioteko, kie li ricevis ankaŭ arkivajn taskojn. En 1913 li iĝis kanoniko de Esztergom, baldaŭe li estis dekano kaj titulara preposto. Li okupiĝis precipe pri la eklezia historio.

Elektitaj publikaĵoj

  • A magyarországi főpapnevezések történelmének vázlata (1885, 1886, 1887)
  • A kath. egyház történelme. Különös tekintettel Magyarországra (Historio de la katolika eklezio - precipe de Hungarujo), (1896)
  • Tu me sequere (1905)
  • Ezer éves küzdelem ezer éves határainkért (Batalado miljara por niaj miljaraj limoj), (1912)
  • Monumenta Ecclesiae Strigoniensis III - 1321–1349 (1924)

Fontoj