Lajos Haan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Haan [lajoŝ han], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Haan Lajos, slovake Ľudovít Haan estis slovaka-hungara pastro, historiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1877).

Lajos Haan
Memortabulo pri Lajos Haan

Lajos Haan [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1818 en Sámsonháza. Li mortis la 12-an de aŭgusto 1891 en Békéscsaba.

Biografio

Lajos Haan apartenis al la slovaka minoritato en Hungarujo. Li frekventis mezlernejojn en Mezőberény kaj Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio), universitatojn en Germanio. En 1842 li ekinstruis en Selmecbánya. En 1848 li iĝis pastro en Nagylak, sed poste li partoprenis en la liberecbatalo en 1849. Ekde 1855 li estis pastro en Békéscsaba. Baldaŭe li estis eklezia notario.

Memorigiloj

  • 2 memortabuloj en Békéscsaba

Verkaro (elekto)

  • Békés-Csaba mezővárosa hajdani és mostani állapotjáról (Pri iama kaj nuna stato de kampurbo Békéscsaba) (1845)
  • Időszaki tábla Magyarország történelméhez (1866)
  • Jena hungarica, sive memoria hungarorum a tribus proximis saeculis acad. jenensi ad scriptorum (1858)
  • A keresztény egyház történetei (Historioj de la kristana eklezio) (1866)

Fontoj